Harri:

>Marc Bavant:
>
>  > Vidante la novan difinon de "kaj" fare de Harri Laine, mi volus atentigi
>  > -- esperante, ke li pro tio ne ofendigxos --, ke indas konservi la
>apartan
>  > vortaran stilon de unufrazaj difinoj.
>
>Mi ne ofendigxas kaj mi fakte atendis ian reagon. Gxis nun mi cxefe
>aldonadis
>tradukojn al ekzistantaj artikoloj, iam grumblante pri la enhavo, sed ne
>tusxante la tekston.

Gratulon, ke vi ensaltis!

>Kaj mi koncedas, ke la artikolo pri "kaj" ne estas
>perfekta. Mia plej grava instiganto por pliampleksigo de la difino estis
>la kompleta manko de ekzemploj, kiuj tamen povus doni interesan instruon
>pri
>uzo de la vorto. Unuavice mankis ekzemplo pri "kaj tio kaj alio", kiu estas
>iom speciala konstruo, fakte uzata, kaj en pluraj lingvoj havanta apartan
>tradukon. Gxuste cxi tiaj simplaj, ofte malfacile difineblaj, cxieaj vortoj
>bezonas ekzemplojn.

Jes, estas tre bone aldoni ekzemplojn. Ankaux por tio estas kelkaj kasxitaj 
kutimoj, cetere ankoraux ne unuecaj inter la redaktantoj, sed tio ne gravas.

>Pri unufrazeco: Tio memorigas min pri iama tradicio koncerne tribunalajn
>verdiktojn (en mia lando): Nur malkompetenta jugxisto ne kapablis formuli
>tiujn tute sen punktoj, kiel unu frazon, ecx se plurpagxan. Felicxe
>forpasis
>tiu epoko. Mi nun rimarkas en Revo, ke simila tradicio fakte igas la
>difinojn iom rigidaj kaj kabinetlingvaj, ofte kun pluraj participoj, ekz.
>"uzata" "surhavanta" "stampita"...

Mi komprenas, ke tio estas iom formala ekzerco, sed mi trovas gxin 
sekvinda. Fakte cxio devenas de la postulo, ke oni povu (pli-malpli) 
anstatauxigi vorton en teksto per gxia vortara difino. Anstataux "la kato 
sidas sur la tablo" eblas diri "La (ano de la) <specio de feliso (Felis 
silvestris), kies hejma formo ekzistas en multaj variajxoj>, sidas sur la 
<meblo, konsistanta el plato subportata de unu aux pluraj kruroj>". 
Efektive por "kaj" kaj kelkaj similaj okazoj (prepozicioj, konjunkcioj, tre 
malfacile difineblaj esprimoj) la difino ne estas anstatauxigo, sed 
priskribo. Do iusence, por "kaj", la difino estus "aldone", kaj cxio cetera 
estus komento/rimarko.

>Mi ne vidas la punktojn kiel limojn de la difino, ja por tio servas la 
>markiloj "<dif>" "</dif>".
>Sed se tio estas
>la konvencio de Revo, estu tiel, mi nun ne postulas sxangxon.

Bone. Tio ne estas dogmo, sed io preferinda.

>Do, cxu vin kontentigus io cxi tia: "Konjunkcio1, kiu signifas „plie,
>aldone“,
>liganta frazojn, propoziciojn aux vortojn kun sama gramatika rolo, uzata
>normale inter la du lastaj elementoj de listo sed okaze de emfaza kuneco
>metata inter cxiujn kunordigatajn elementojn aux, por insista senco, ankaux
>antaux la unuan."

Kun aldona komo antaux "sed" la longeco min ne gxenus. Mi ecx preferus 
"konjunkcio, signifanta..., kaj liganta..., uzata..., sed okaze metata..."

Tamen mi restas cxe la impreso, ke du cxefaj ideoj suficxas por la difino 
(signifo, rolo) kaj ke la cetero povas aperi en rimarkoj kun specifaj 
ekzemploj (ene de la rimarko).

>Tamen, vi eble tute pravas pri tio, ke parto de mia difino aperu prefere
>kiel noto(j), sed la ekzemplojn mi nepre konservus, eble aldonante pliajn,
>lige al la difino.

Jes, nepre konservu, sed tiujn, kiuj rilatas al specifa uz-okazo, 
priskribita en rimarko, vi povas sxovi al la koncerna rimarko.

>La duopajn konjunkciojn Revo traktas iom malsame cxe "kaj", "aux"
>kaj "nek".

Efektive, cxe "nek" aperas derivajxo "nek... nek...", sed ne cxe la aliaj. 
Tio estas unu el la multaj neglatajxoj iam korektotaj. Estus bone, kiam vi 
konstatas ion tian, sed malfacile korekteblan (aux necesus diskuto, aux 
estas tikle, cxar sxangxeto riskas senkoherigi pluraj aliajn aferojn), ke 
vi simple notu tion en la artikolo per administra noto (adm-elemento, 
subskribebla per aut-elemento).

Kore,

Marc


Rispondere a