Je 7/30/07, Harri:

[...]

> Pri unufrazeco: Tio memorigas min pri iama tradicio koncerne
> tribunalajn verdiktojn (en mia lando): Nur malkompetenta jugxisto ne
> kapablis formuli tiujn tute sen punktoj, kiel unu frazon, ecx se
> plurpagxan. Felicxe forpasis tiu epoko. Mi nun rimarkas en Revo, ke
> simila tradicio fakte igas la difinojn iom rigidaj kaj
> kabinetlingvaj, ofte kun pluraj participoj, ekz. "uzata"
> "surhavanta" "stampita"...

Mi mem ne rigardas unufrazecon kiel netusxeblan feticxon.  Fakte, mi
mem kelkfoje donis plurfrazajn difinojn.  Kaj la difinon de Harri mi
legis kun plezuro, sen ke tio iel ajn min sxokus.  Tute male, mi gxuis
simplan kaj klaran lingvajxon.

Aliflanke, mi volonte vidas _elegantajn_ difinojn unufrazajn; kaj la
participoj "uzata" aux "surhavanta" neniel sxajnas al mi pezaj.
Kompreneble oni povas verki peze per cxiaj ajn rimedoj.

Do, mi gxenerale strebas al unufrazeco.  Tamen ekzistas ideoj tro
kompleksaj por unufraza prezento.  Tiam mi senhezite uzas plurajn
frazojn.

[...]

> Do, cxu vin kontentigus io cxi tia:

> Konjunkcio1, kiu signifas "plie, aldone", liganta frazojn,
> propoziciojn aux vortojn kun sama gramatika rolo, uzata normale
> inter la du lastaj elementoj de listo sed okaze de emfaza kuneco
> metata inter cxiujn kunordigatajn elementojn aux, por insista senco,
> ankaux antaux la unuan.

Tio aspektas suficxe kohere, tamen multe pli tede ol la nuna difino
plurfraza.  La nunan difinon mi legas sen ajna mensa strecxo, la
difino unufraza postulas ke mi speciale min koncentru, enspiru iom da
aero ... kaj tralegu la tuton.

> Tamen, vi eble tute pravas pri tio, ke parto de mia difino aperu
> prefere kiel noto(j), sed la ekzemplojn mi nepre konservus, eble
> aldonante pliajn, lige al la difino.

Jes, kompromisa solvo estus strukturi la dif-ojn laux pluraj rubrikoj:
* DIFINO semantika
* UZADO sintaksa
...
Fakte, tio servas por kontrabandi plurfrazecon konservante unufrazan
difinon semantikan.  Tio havas siajn avantagxojn, kaj en iuj okazoj
faciligas la legadon.  Aliflanke, tio aspektas iom plumpe kaj
malelegante.  Mi mem uzus RIMarkojn nur se la teksto de la rimarko
estas iom longa (gxi do malekvilibrus la difinon se gxi aperus tie),
aux se la rimarko prezentas opinion pri kiu ne cxiuj konsentas
(tiaokaze mi subskribas la rimarkon kiel opinion personan).

--
Sergio

Rispondere a