Je 7/31/07, mjb0:
> Sergio:

[...]

>>Tio aspektas suficxe kohere, tamen multe pli tede ol la nuna difino
>>plurfraza.  La nunan difinon mi legas sen ajna mensa strecxo, la
>>difino unufraza postulas ke mi speciale min koncentru, enspiru iom
>>da aero ... kaj tralegu la tuton.

> Nu, jes, estas bezonata iom da mensa strecxo kaj tio aldonas valoron
> al la legatajxo: vi ne nur sorbas la informon, sed analizas gxian
> strukturon.

Mi diris: tede.  Kaj mi ne perceptas tedon kiel pozitivan valoron.
Kaj la strukturo de la difino ne nepre estas io rilata al la esenco de
la difino.

Ekzistas aferoj, kiuj per sia naturo postulas mensan strecxon; tia
strecxo jes povas esti gxuiga.  Tamen kancelaria prozo estas afero kiu
tre ofte estas SENBEZONE komplikita -- precipe cxar oni verkas
sxablone, per establitaj klisxoj kaj observante malraciajn tabuojn.
Almenaux en la rusa tradicio la kancelaria prozo estas tipa modelo de
stilo malbela, ridinda kaj stulta (tio ne estas tute justa: la
kancelaria prozo havas siajn avantagxojn kaj povas esti bela; sed tion
oni vidas tre malofte, kaj por normala literaturisto ne estas akuzo
pli insulta ol tiu ke li verkas kancelarie).

[...]

--
Sergio

Rispondere a