Harri: >Marc: > > > Mi komprenas, ke tio estas iom formala ekzerco, sed mi trovas gxin > > sekvinda. Fakte cxio devenas de la postulo, ke oni povu (pli-malpli) > > anstatauxigi vorton en teksto per gxia vortara difino. > >Jes, mi komprenas tiun tradicion, kiun oni eble nomu "la sinonima >metodo" (vortaro donas sinonimon, eble komplikan, eble liston de >sinonimoj), kaj tio estas ofte simpla kaj oportuna, sed ja trovigxas >malfacile difineblaj vortoj, kiel vi mem konstatis. > >Estas bone, ke vi komencis cxi tiun diskuton, cxar gxi igis ankaux min >pli cerbumi pri la afero. Nun mi pli kaj pli inklinas pensi, ke la >sinonima metodo kun la postulo pri kvazaux formale logikaj difinoj >estas pli sxargxo ol faciligilo, ia skolastika pezo sur niaj sxultroj, >se prezentita kiel deviga modelo. Vortaro klarigu vortojn, ne nur >difinu ilin. Kaj por teni cxion kohera kaj strukturita, oni utiligas >la xml-markilojn, ne fiksitan formon de la vortklarigoj.
Mi metis paralelon inter la sintaksa strukturo de tradicia difino kaj la strukturado fare de XML, sed tio estis nura figuro. La REVO-a XML-lingvo diras nenion pri la strukturo de la difinoj. Male, kiam oni konas la vortaristan tradicion de E, vidante iun iom longan difinon, oni tuj rekonas la sxablonon danke al sintaksaj elementoj kaj interpunkcio. Kontrauxe al Sergio mi vidas nenion malbona en tiu "kancelaria" aux "skolastika" stilo, se nur gxi aplikigxas al tauxga kampo kaj utile strukturas la informon. XML ne suficxas por teni la koherecon de REVO, kiu estas grandparte literatura verko, des pli ke la REVO-a lingvo estas tre tolerema. Kelkaj deflankigxoj estas akcepteblaj, aliaj vere damagxas la valoron de la verko, cxar oni tro klare vidas, ke ili respondas al difinita "filozofio", kiu aperas nur en kelkaj artikoloj. La granda unueciga laboro ne estas farebla de unu persono, konsiderante nian amatoran manieron labori, do pli bone, se cxiuj redaktantoj strebas sekvi la saman filozofion. >Estas ankaux aliaj respektindaj manieroj verki vortaron. Ekz. anst. >tro klopodi trovi malfacile troveblan aux nur pene kompreneblan >sinonimon skribi, sub kapvorto xxx-i, "Oni diras 'tio xxx-as min', >kiam io estas malplacxega, abomena aux tedega", kio ecx necesigas >enmeton de ekzemplo en la "difinon". -- Bv. kompreni, ke mi nepre >ne volas per tiu okaza duonbakita elpensajxo anstatauxigi la nunan >difinon de "nauxzi", mi nur volas doni ekzemplon pri alitipa >"difino", kia ecx en Revo povus iam utili. Vortaroj kun tiaj >difinoj ekzistas. Mi vetas, ke ankaux en PIV povas ekzisti tia difino, cxar tro malfacilis turni gxin alimaniere. Mi mem kulpas pri tiu de "dividebla" en REVO. Sed ankaux tiuj cxi eksternormaj difinoj iel obeas al konata sxablono. >Nun, iom pensinte pri la afero, mi ne volas iel ajn sxangxi, kion >mi skribis sub "kaj". Mi ecx ne volas parton de la difino sxovi en >rimarkon, cxar mi opinias cxion necesa por klarigi la uzon de la >vorto (= difini gxin). Sed mi ne volas trudi ion al aliaj, nur >lasi la aferon iom maturigxi. Se vi volas reverki la artikolon, >bonvolu. Krom ke mankas tempo, mi ne permesas al mi reverki artikolon de alia, krom se gxi svarmas per gxenaj eraroj kaj se la redaktinto ne plu laboras. Nenio urgxas, sed provu tamen reveni al gxi post kelkaj monatoj. > >> Do, cxu vin kontentigus io cxi tia: "Konjunkcio1, kiu signifas > >> plie, aldone, liganta frazojn, propoziciojn aux vortojn kun sama > >> gramatika rolo, uzata normale inter la du lastaj elementoj de listo > >> sed okaze de emfaza kuneco metata inter cxiujn kunordigatajn > >> elementojn aux, por insista senco, ankaux antaux la unuan." > > > > Kun aldona komo antaux "sed" la longeco min ne gxenus. Mi ecx > > preferus "konjunkcio, signifanta..., kaj liganta..., uzata..., sed > > okaze metata..." > >Nu, vi amas kompleksan strukturon kaj precipe, sxajnas, la >postmetitajn participojn. Laux mi, tia frazo (fakte gxi ne estas >vere frazo, nur longa substantiva sintagmo) estas preskaux inda je >la Sergia priskribo "kancelaria prozo". Vd supre. Tio estas afero de gusto, mi dirus ecx: de antauxjugxo. Vortaro ne estas reklamo por logi infanojn mangxi dikigajn sukerajxojn. Gxi rajtas esti iom arida. > >> La duopajn konjunkciojn Revo traktas iom malsame cxe "kaj", "aux" > >> kaj "nek". > > > > Efektive, cxe "nek" aperas derivajxo "nek... nek...", sed ne cxe la > > aliaj. > >Ankaux cxe "cxu" aperas "cxu... cxu...", eble trovigxas aliaj. Sed la >demando estas, cxu eblas klarigi la duopajxojn jam en la klarigo pri la >baza vorto. Mi provis tiel fari pri "kaj", sed oni povus fari alie. Oni povas fari multmaniere, sed kohereco estas grava kriterio por sin orienti. Se la establita maniero ne konvenas, tute licas gxin sxangxi, sed prefere en cxiuj lokoj, kie gxi aperas. Sed kiel dirite, tiu cxi afero ne duopaj konjunkcioj aspektas al mi tre grava. Manke de tuja solvo estas pli bone registri la problemon en administran noton. >Interesa diskuto. Mi timas, ke mi regurdas aferojn, kiujn la revularo >jam antauxe gxissate pritraktis, sed kiujn mi ne atentis. La temo versxajne revenis de tempo al tempo, sed ne eblas diri, ke cxiuj redaktantoj konas la diskuton parkere. >Cxion bonan al cxiuj revuloj! Mi komencas prepari min por vojagxo al >Jokohamo. Mi ne povas diri, ke vin envias, cxar mi mem decidis ne veturi tien, sed tamen iomete... Bonan kongreson. Kore, Marc
