Marc: > Mi komprenas, ke tio estas iom formala ekzerco, sed mi trovas gxin > sekvinda. Fakte cxio devenas de la postulo, ke oni povu (pli-malpli) > anstatauxigi vorton en teksto per gxia vortara difino.
Jes, mi komprenas tiun tradicion, kiun oni eble nomu "la sinonima metodo" (vortaro donas sinonimon, eble komplikan, eble liston de sinonimoj), kaj tio estas ofte simpla kaj oportuna, sed ja trovigxas malfacile difineblaj vortoj, kiel vi mem konstatis. Estas bone, ke vi komencis cxi tiun diskuton, cxar gxi igis ankaux min pli cerbumi pri la afero. Nun mi pli kaj pli inklinas pensi, ke la sinonima metodo kun la postulo pri kvazaux formale logikaj difinoj estas pli sxargxo ol faciligilo, ia skolastika pezo sur niaj sxultroj, se prezentita kiel deviga modelo. Vortaro klarigu vortojn, ne nur difinu ilin. Kaj por teni cxion kohera kaj strukturita, oni utiligas la xml-markilojn, ne fiksitan formon de la vortklarigoj. Estas ankaux aliaj respektindaj manieroj verki vortaron. Ekz. anst. tro klopodi trovi malfacile troveblan aux nur pene kompreneblan sinonimon skribi, sub kapvorto xxx-i, "Oni diras 'tio xxx-as min', kiam io estas malplacxega, abomena aux tedega", kio ecx necesigas enmeton de ekzemplo en la "difinon". -- Bv. kompreni, ke mi nepre ne volas per tiu okaza duonbakita elpensajxo anstatauxigi la nunan difinon de "nauxzi", mi nur volas doni ekzemplon pri alitipa "difino", kia ecx en Revo povus iam utili. Vortaroj kun tiaj difinoj ekzistas. Nun, iom pensinte pri la afero, mi ne volas iel ajn sxangxi, kion mi skribis sub "kaj". Mi ecx ne volas parton de la difino sxovi en rimarkon, cxar mi opinias cxion necesa por klarigi la uzon de la vorto (= difini gxin). Sed mi ne volas trudi ion al aliaj, nur lasi la aferon iom maturigxi. Se vi volas reverki la artikolon, bonvolu. >> Do, cxu vin kontentigus io cxi tia: "Konjunkcio1, kiu signifas >> „plie, aldone“, liganta frazojn, propoziciojn aux vortojn kun sama >> gramatika rolo, uzata normale inter la du lastaj elementoj de listo >> sed okaze de emfaza kuneco metata inter cxiujn kunordigatajn >> elementojn aux, por insista senco, ankaux antaux la unuan." > > Kun aldona komo antaux "sed" la longeco min ne gxenus. Mi ecx > preferus "konjunkcio, signifanta..., kaj liganta..., uzata..., sed > okaze metata..." Nu, vi amas kompleksan strukturon kaj precipe, sxajnas, la postmetitajn participojn. Laux mi, tia frazo (fakte gxi ne estas vere frazo, nur longa substantiva sintagmo) estas preskaux inda je la Sergia priskribo "kancelaria prozo". >> La duopajn konjunkciojn Revo traktas iom malsame cxe "kaj", "aux" >> kaj "nek". > > Efektive, cxe "nek" aperas derivajxo "nek... nek...", sed ne cxe la > aliaj. Ankaux cxe "cxu" aperas "cxu... cxu...", eble trovigxas aliaj. Sed la demando estas, cxu eblas klarigi la duopajxojn jam en la klarigo pri la baza vorto. Mi provis tiel fari pri "kaj", sed oni povus fari alie. Interesa diskuto. Mi timas, ke mi regurdas aferojn, kiujn la revularo jam antauxe gxissate pritraktis, sed kiujn mi ne atentis. Cxion bonan al cxiuj revuloj! Mi komencas prepari min por vojagxo al Jokohamo. Harri retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [email protected] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.yahoogroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: mailto:[EMAIL PROTECTED] mailto:[EMAIL PROTECTED] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
