----- Original Message ----- From: Sergio Pokrovskij To: [email protected] Sent: Wednesday, October 31, 2007 10:31 AM Subject: Re: [revuloj] Re: pakt/o
Kio estu la "oficiala nomo" de "Warsaw Pact"? Ruslingve ĝi ne estas "Пакт", kaj ne en la angla ĝi estis farita. (Vipkipedio nomas ĝin "Varsovia Kontrakto", http://eo.wikipedia.org/wiki/Varsovia_Kontrakto ). Por reveni post tiom da ovoj kaj bicikloj ankorauxfoje al pakto ktp.: Problemo certe estas, ke gxis nun ekzistas nur tre magra jura literaturo en Eo kaj pro tio apenaux iu stabila "endogena" tradicio. Monato 3/1989, p. 13 uzis "Varsovia Pakto", sed tiuj rapide skribitaj tekstoj ne multe helpas. Unue pri Varsovia Kontrakto aux Traktato: Kelkaj lingvoj ne distingas, ekz-e la rusa aux germana (en la germana kelkfoje Staatsvertrag - kontraktoj inter sxtatoj - aux völkerrechtlicher Vertrag - kontrakto de internacia juro). Aliaj distingas: (en) contract - treaty (fr) contrat - traité (it) contratto - trattato (es) contrato - tratado (pt) contrato - tratado kaj mi supozas simile en la plej multaj latinidaj lingvoj (?). Tial mi preferas sekvi tiun uzon, do mi dirus Varsovia Traktato (kaj ne Varsovia Kontrakto). La vorton "kontrakto" mi uzas nur por interkonsentoj de civila aux publika juro de iu difinita jur-sistemo, ne por interkonsentoj inter sxatoj. Due pri Traktato aux Pakto: Mi ne certas, cxu Varsovia Traktato kaj Varsovia Pakto celas la saman nocion. La Traktato certe estas la instrumento de internacia juro, la skriba dokumento. Sed Pakto sxajne celas la organizajxon, kreita per tiu skriba interkonsento, resp. la per tiu Traktrato kunligita sxtataro. La difinoj en Vikipedio tiu-punkte ne estas identaj, kp. ekz. la anglan ( Warsaw Treaty *Organization*, military alliance) kaj germanan ( Warschauer Vertrags*organisation*) kun la hispana ( un acuerdo). Do sxajne ambaux eblas, dependas de tio, kiun nocion oni celas, pri kio oni parolas. Bernhard
