Je 10/31/07, Bernhard:

[...]

> kaj mi supozas simile en la plej multaj latinidaj lingvoj (?). Tial
> mi preferas sekvi tiun uzon, do mi dirus Varsovia Traktato (kaj ne
> Varsovia Kontrakto). La vorton "kontrakto" mi uzas nur por
> interkonsentoj de civila aux publika juro de iu difinita
> jur-sistemo, ne por interkonsentoj inter sxatoj.

Mi vidas nenian avantagxon en tia distingo.  Ankoraux unu balasta
vorto, kio ne koheras kun la principo de radiksxparo. "Packontrakto"
donas pli multe da trafoj ol "pactraktato" (tiom pli ke "traktato"
povas esti literatura verko; "traktato" estas ne nur superflua, gxi
ankoraux estas konfuza, do rekte malutila).

> Due pri Traktato aux Pakto:

> Mi ne certas, cxu Varsovia Traktato kaj Varsovia Pakto celas la
> saman nocion. La Traktato certe estas la instrumento de internacia
> juro, la skriba dokumento. Sed Pakto sxajne celas la organizajxon,
> kreita per tiu skriba interkonsento, resp. la per tiu Traktrato
> kunligita sxtataro.

Oni konas "non-agression pact", kio neniel celas organizajxon.

[...]

> Do sxajne ambaux eblas, dependas de tio, kiun nocion oni celas, pri
> kio oni parolas.

Cxu tio estas ekzemplo pri la precizo de la internacia jura terminaro?
Vi mem hezitas, kion fakte signifas "pakto".  Mi mem malkonsentas ke
"pakto" povas indiki organizajxon.

--
Sergio

Rispondere a