Bernhard Pabst kirjoitti: > Ekz-e multaj nejuristoj, jxurnalistoj ktp diras "Li posedas la > domon", dum jure tute klare ili volas diri "li proprietas la > domon".
Kaj tiuj "nejuristoj, jxurnalistoj ktp" tute gxuste uzas la lingvon. Kio rajtigas juriston diri, ke mi uzu tiom strangan vorton, dum estas tute klare, kion "posedi domon" fakte cxiam signifis. La signifon cxiuj komprenis bone, gxis iu vortaristo komencis enporti versxajne francan juran harfendadon kaj sxajnigi, ke "posedas" ne povas signifi "est propriƩtaire de". Se juristo en iulanda jura tradicio volas apartigi terminojn, li tamen ne rajtas postuli, ke tio sxangxu la cxiutagan lingvajxon. Ni jam havas vortojn kiel "havi", "posedi", "disponi", "propra" je nia dispono, aldonan valoron de "proprieti" neniu gxis nun komprenigis al mi. Ankaux de fakuloj kreantaj terminojn ni rajtas postuli lingvan prudenton. Harri
