Dankon Harri, mi plene konsentas kun via analizo pri dubaj fontoj, la risko bazi sin sur nura nombro de (hazardaj) retaj trafoj kaj precipe pri viaj konkludoj, speciale "REVO ne farigxu vortaro de ia ajn Interreta Dialekto de Esperanto".
Mi ankaux plene konsentas kun la Sergia ekzemplo de "testimono" (probable spontanea mistraduko). Bernhard P.S.: La du gvidaj vortaroj germana-Eo el la 1920aj jaroj, Christaller kaj Bennemann, ambaux notas la (tre profesorecan, akademian, maloftan) germanan fremdvorton "Insurrektion" - kaj tradukas gxin per ... "ribelo". Von: "Harri Laine" <[EMAIL PROTECTED]> Gesendet: Mittwoch, 21. November 2007 17:01 > Jes, kial vi ne turnu al la parolantoj de la lingvo kaj registru la > efektivan lingvouzon. Kial, ekzemple, en REVO ne trovigxas la vorto > "popollevigxo" (Guglo: 15800 trafoj, ekz. "la hungara popollevigxo de > 1956")? Cxu tial, ke gxi ne estas "sxika" nova radiko? > > Fakte la esperantaj vortaroj grave, sisteme misprezentas la lingvon. > Jam la elirpunkto estas tio, ke oni kolektas radikojn, cxion ordigas > laux tiuj, statistikas tiujn, ktp. Estas interese trovi novan radikon, > kvazaux novan kreskajxon kiun oni rajtas mem difini kaj etikedi. Kiu > zorgas pri sxipruino, sxiprompajxo aux sxippereo, ecx se ili fakte > estas multe uzataj, sed estas grave registri "vrakon". "Profana" estas > grava, "malsankta" ne, ktp.; tio estis nur kelkaj ekzemploj pri estoj > kaj neestoj en REVO. -- Temas pri efektiva problemo en nia vortara > tradicio: gxi ne tauxgas por adekvate priskribi lingvon, kiu estas > esence senlime vortokrea, male ol ekz. la latinidaj lingvoj. > > Ecx malpli ol kunmetajxojn kaj derivajxojn oni atentas du- aux > plurvortajn esprimojn. Tre trafa, por diri la priparolatan > "insurekcio", estus ekz. "popola ribelo", kiu havas preskaux nulan > sxancon esti enmetita, dum "popollevigxo" aux "popolribelo" eble > iomete kaptus atenton de vortaristo. > > --- > > Sergio trafe atentigis pri vortoj de la tipo "testimono". Laux mi ekz. > "insurekto" jam dangxere proksimas al tiu vortklaso. > > Jxeromo skribis, ke "insurekto" aperas en 165 retpagxoj (mi trovis > 137, sed neniom gravas). El tiuj duono iel rilatas al Vikipedio, kiun > oni nepre ne akceptu kiel fonton por ReVo, kaj kiu aperas en la > interreto en kelkdeko da fi-kopioj reklamcelaj tiel multobligante > cxiun vortotrovon en Guglo. La resto venas el du fontoj: plej multe el > "Le Monde diplomatique", kelkaj el Pola Radio, tiuj lastaj ne nepre > malfidindaj. > > Unu ekzemplo pri "insurekto" en REVO estas prenita el retpagxo de Pola > Radio, el tre mallonga teksto, kiu unu fojon nomas la aferon "Varsovia > Insurekto", tri fojojn "Varsovia Insurekcio" kaj unu fojon parolas pri > "Varsoviaj insurgentoj" -- vere imitinde, ekzemplodone. > > La reston de la interretaj "insurektoj" eblas studi sercxante Gugle > pagxojn, kiuj havas la vortojn "insurekto" (+kaj +estas) sed enhavas > nek la vorton "vikipedio", nek "diplomatique", nek "polskie". Mi > trovis 24, el kiuj la plejmulto estas mistifikaj reklamproponaj kopioj > de hazardaj esperantaj tekstoj. -- Nu, Jxeromo fakte prave skribis, ke > insurekto "aperas teorie en 165 retpagxoj", do *teorie* aperas. Mi > supozas, ke li uzis Guglon. > > Mi ne vere kredas ecx miajn proprajn trovnombrojn, cxar Guglo estas > tiom malklara, nekomprenebla kaj senregula afero, iam kun klare eraraj > rezultoj, kion pruvas interne kontrauxdiraj rezultoj. Sed sen pli > bonaj studoj pri la fontoj kaj pri la ekzemplaj frazoj, REVO ne > farigxu vortaro de ia ajn Interreta Dialekto de Esperanto. > > > Amike > -- > Harri
