La malfelicxa ekzemplo de "insurekcio / insurekto / insurganto" fingro-montras al plia baza demando - cxifoje ne semantika, sed forma: Kio estas la "gxusta" baza formo laux la 15 regulo?
De la PIV-a insurekcio kiel baza formo sekvas la pezaj insurekci/isto, -ulo, -anto (peza, cxar -kcii-). De la PIV-a (kaj lauxaserte Z-a) apologio kiel baza formo sekvas la peza apologi/isto, -anto (peza, cxar -ii-) Kaj simile pri la latin-devenaj substantivoj finantaj per -aci/, -ici/, -uci/ apelacio (3aOA) intuicio (Z) operacio (1aOA) habilitacio (profesorigxa ekzameno) Kaj simile pri la klasika abituriento (4aOA) > abiturenta ekzameno (ReVo) Kaj simile pri multaj aliaj vortoj kun latinaj sufiksoj, kiuj farigxis parto de Ea radiko (ekz-e klasi, klasifi, klasifiki; ratifi, ratifiki; -ifik-vortoj). sxoforo (8aOA) kocxero (8a OA) Kiel cxiam la problemo estas delonge konata (miaopinie ne ekzistas iu problemo de la Ea vortfarado ne jam traktata en la literaturo): Christaller, P. (1914). Evoluo de Esperanto. Festschrift anläßlich des 9. Deutschen Esperanto-Kongresses in Leipzig 1914, p. 321-329 kaj la sama poste en aldono al sia vortaro de 1923. Gxi jen kaj jen estas revarmigita, *ekz-e* (inter multaj aliaj): Baghy, Julio (1933). Danĝera vojo [3]. [2a daŭrigo kaj fino]. Lingva Kritiko 1933:1:16 (maj.), p. [2-3] Gilbert, W[Illiam] (1973). Kelkaj rimarkoj pri lingvuzo en "Paco". Paco 1973:4, p. 25 Golden, Bernard (1992), La neologismo "habiliti". Starto 1992/2, p. 10-11. neologismo; habiliti; PIV; -aci. Proponas »habilit/« kun verba karaktero > habilit/at/o, habilit/ad/a disertacio; »habilitacio« superflua. La lasta kontribuo montras oftan vojon, detale kaj plurfoje priskribita de Karolo Picx sub la titolo "retroderivado". De la substantiva radiko "habilitacio" (mi nun parolas nur pri la forma aspekto, ne pri la prioritata demando, cxu semantike tiu vorto entute estas dezirinda) oni fortrancxas la latinan -aci > habilit/ Restas habilit/, kiu farigxas *verba*, habiliti. Poste oni aldonas la kutimajn *E-ajn* "sufiksojn", habilitajxo ktp. Sub pure *formaj* aspektoj insurekti kiel baza formo estas pli konvena ol insurekcio kiel baza formo insurekti -- insurekcii insurekto -- insurekcio insurektanto -- insurekcianto ktp. apelacio > apel/i > apelado sxoforo > sxofi > sxofanto aux sxofisto kocxero > kocxi > kocxanto aux kocxisto abituriento > abituri (aux abituro = Butin/Sommer 1952) > abituranto apologiisto -- apologeto apologio -- apologet/ajxo aux apologet/ado apologii - apologeti Mi bone konscias, ke la mekanismo ne cxiam kaj cxie funkcias (operacio kolizius kun opero, la 3aOA-a apelacio kun la PIV-a apelo) kaj ke la rezultoj kolizias kun multaj oficialaj (sxofi anstataux la "gxusta" sxofori), Z-aj kaj tradiciaj vortoj kaj tial produktas paralelajn formojn. Mi nur volas peti iom pensi pri tiuj *tre fortaj* auxtomatismoj (ecx universitejo anstataux universitato mi jam auxdis), *se* vi tamen konkludis, ke iu novvorto estus dezirinda pro iuj semantikaj kialoj. Bernhard
