mi parte jam respondis al harris. mi nur aldonu kelkajn rimarkojn, precipe pri la la rolo de vortaroj.
> mau^ro > ...la longa batalado de Renato kontrau^ malnecesaj vortradikoj, ofte markata kiel "fundamentismo", estas unue batalo por lingva ekonomio! Liaj tipaj ekzemploj pri la penoj de japanaj au^ arabaj parolantoj parkeri amasegojn da eu^ropecajn vortradikojn, estas rigardendaj g^uste kiel pledado por lingva ekonomio. mi havas apud mia tablo ordinaran difinvortaron de mia gepatra lingvo, 8-centimetre dikan, dorsokovrile anoncantan 60000 kapvortojn (3-foje revo). nun mi malfermas hazarde pagxon. sur gxi estas 14 kapvortoj... du estas al mi plene nekonataj. ili estas derivajxoj sed mi devas legi la difinojn por kompreni. estas en gxi vortoj, kiujn mi neniam auxdos dum mia vivo, neniam sercxos en gxi. la eldonejo ne liveras verkon kun precize tiuj vortoj, kiujn mi iam uzis aux uzos. cxu surprize? vortaro ne estas lernotasko por komencantoj, gxi estas helpilo pri malfacilajxoj. > Se oni vidas la rezultan vortprovizo de tekstara esplorado, kaj komparas g^in kun la enhavo de niaj vortlibroj kiel PIV, imponas la kvanto da kunmetitaj vortoj uzataj en la tekstoj kaj mankantaj en la vortlibroj. Kiom ReVo okupig^as pri la uzataj kunmetaj^oj? francaj lingvosciencistoj observis gazetojn rete disponeblajn kaj komparis ilin kun tre granda vortaro. ili trovis, ke en unu gazeto proksimume dek novismoj aperas en cxiu semajno. ecx en tre bone priskribitaj lingvoj, vortoj kaj esprimoj ecx nefakaj mankas en vortaroj. do pri malbone priskribita lingvo, kia esperanto, imagu la mankojn... cxu surprize? vortaro ne estas spegulbildo de lingvo, gxi prezentas iujn aspektojn de gxi, neniam komplete, neniam gxuste. kunmetajxoj mankas en revo, radikoj mankas en revo, fakoj kaj fakindikoj mankas en revo, gramatikaj informoj mankas en revo, tradukoj diverslingvaj mankas en revo... kaj plie la manpleno da redaktantoj laboras senplane. tio estas bedauxrinda, sed tio estas fakto. amike jxeromo
