2007/11/22, Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>:
> Kiam vi aŭdas la unuan linion de "Internacio", kiel vi komprenas, ke
> temas pri ribelo?  Ja mankas ĉia kaŭzo-komplemento:
> ,----
> | Leviĝu, proletar' de l' tero, leviĝu, sklavoj de malsat'!
> `----
> Oni povas imagi, ke temas pri alvoko al la sklavoj altigi sian
> vivnivelon -- aŭ eble pri instigo de sklavisto ke la sklavoj ĉesu
> dormi kaj diligente laboru.
>
> Ĉu vi perferus ke estu:
> ,----
> | Ribelu, proletar' de l' tero, ribelu, sklavoj de malsat'?
> `----

Mi ne scias, kiel estas en la franca originalo, sed en la rusa
varianto, se vi memoras, la unua vorto estas "ekstaru" - kaj mi ĉiam
pensis, ke temas pri "ekstaru de sur la genuoj" (t.e. el la sklava
stato). Do ne temas rekte pri ribelo/revolucio (kvankam sendube estas
metafora aludo al ĝi). Do, se mi tradukus el la rusa, mi preferus
ĝuste "ekstaru". Sed ankaŭ "leviĝu" ĉi tie mi komprenas ne kiel
"ribelu", sed kiel "levu vin el la sklava stato".

> > "Okazis popolleviĝo pro la ukazo de la reĝo" aŭ respektive "La popolo
> > leviĝis pro la ukazo de la reĝo". Diru sincere, ĉu tiuj frazoj por vi
> > havas nur unu sencon (la ribelan)?
>
> Mi povas imagi diversajn sencojn; sed ankaŭ kun "la popolo ribelis" mi
> povas imagi tion, ekz-e ke LAŬ la ukazo de sia nacia reĝo la popolo
> ribelis kontraŭ la alilandaj okupantoj; do, ne kontraŭ sia reĝo kaj
> ties ukazo, sed subtene al la reĝo kaj laŭ lia ordono.

Trafe. Ne multe helpus eĉ reformulo: "La ukazo kaŭzis popolleviĝon".
Diable, ju pli profunde oni fosas en (la) lingvo, des pli malklara ĝi
montriĝas.

> > Mi ne estas certa pri tiu nuanco; kaj entute, ĉu vere necesas distingi
> > ĝin? Finfine, kial ne diri simple "spontanea ribelo", se temas pri
> > spontanea ribelo?
>
> kp
> стихийный мятеж
> народный бунт
> Tioj povas malgrandskalaj, kvankam "popola" kaj "spontanea".

Mi ne tute komprenas - kial ne eblas uzi la vorton "ribelo" kaj en
tiuj ĉi okazoj kaj en la okazo de "восстание"?

> Eble oni povus ne fari ĝin.  Tamen ni ja vidas, ke "popolleviĝo" estas
> lingva fakto, eĉ se la vortaroj rifuzas ĝin agnoski.

Tio estas nerefutebla argumento. Sed iom ambaŭtranĉa, ĉu vi ne trovas?
Ja oni povas tute same argumenti pri "insurekcio".

-- 
Yury Finkel

Rispondere a