Bernhard Pabst:

> > Kial ne "stehxiometrio"?
> >
> > Unue, tiu cxi formo estas etimologie pli gxusta.
> > Due, la etnaj lingvoj, kiuj kapablas esprimi la "hx"
> > prononce aux almenaux grafike ("ch" aux "h"),
> > uzas gxin, kaj tial tiu formo estas ankaux pli "natura".
> >
> > Amike,
> > -Alex
> > -----
> > Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>
>
> Nu, mi ne havas PIV-on sed jes la liston de kapvortoj, kaj jam
> ekzistas stekiometrio sed ne stehxiometrio. Mi demandas min, kial sxangxi?
>
> Jes, fakte bona demando, Miguel, "kial sxangxi?". Cxie nur stekiometri-
> (kun -k-):
>
> - PIV2002
> - Krause GWED 1999 (de)
> - Broccatelli 1984 (it)
> - Michalski 1991 (pl)
> - Cherpillod Konciza Etimologia Vortaro 2003
>
> kaj en la jam menciitaj kemiaj terminaroj de
>
> - Portmann / Rogers 1993,
> - STT [Scienca kaj Teknika Terminaro = difinvortaro] 1956 kaj
> - Dellian, Curt, Racia kaj internacia kemia nomenklaturo (kritikaj studoj
> pri la sistematiko kaj logiko de la kemia nomenklaturo). München ISAE,
> Ingeniera Sekcio 1948, 36 S.
>
> De 50 jaroj tute unueca uzo, sed en ReVo oni nepre volas sxangxi al iu
reta
> dialekto, kvazaux Eo estus iu projekto kaj ne lingvo kun suficxe forta
> tradicio. Sed tie cxi oni ja ankaux "serioze" diskutas, cxu sxangxi
> "mancxuko" kaj "varano" post 100 jara unueca uzo. :-((

Ne temus pri sxangxo, sed pri korekto de la
leksikologie misa reprezento de la vortoj
enhavantaj la "hx" en vortaroj.

Ekzemple, PIV-2002 enhavas

    * hxemio = kemio
kaj
    * mehxaniko. Mekaniko

Alivorte, la fundamenta (tion ja la vortaro mem agnoskas)
vortoj estas arbitre kaj silente malhonoritaj kaj la difinoj
aperas _nur_ sub "kemio" kaj "mekaniko".

En aliaj okazoj, la auxtoroj de PIV ne zorgas fari ecx tian
unuopan anstatauxigon.  Ekzemple, PIV-2002 (kaj klare
memoras, ke PIV-1970 faris la samon) havas jenon:

    arhx...  Sercxu ark...

Tia trudo en la situacio, kiam mankis aliaj vortaroj,
kiuj reflektus la realan lingvon, certe influis la novajn
generaciojn de esperantistoj.

Mi do estas proponinta simple restauxri la ekvilibron,
cxar nuntempe la hx-fobio kaj respektiva steriligo
de la Fundamento estas jam tute ridindaj kaj miaopinie
ecx eksmodaj.

Amike,
-Alex




Rispondere a