Bernhard Pabst:

> > Mi do estas proponinta simple restauxri la ekvilibron,
> > cxar nuntempe la hx-fobio kaj respektiva steriligo
> > de la Fundamento estas jam tute ridindaj kaj miaopinie
> > ecx eksmodaj.
> >
> > Amike,
> > -Alex
>
> Vi pravas, Alex,
>
> vi parolas pri demando de modo aux gusto. La hx/k-demando ekestis tre
> baldaux post 1887. Tial Z. proponis forigi la literon en la
reform-projekto
> de 1894 (Esperantisto 5a jaro 1894 n-ro 1 (49), p. 4-5). 20 jarojn pli
poste
> la demando de Cart en la L.K. de 1914, poste la diskuto en la 1920-aj
> (SetДlД kontraux CarriХre), poste la denova diskuto en la 1980-aj
(Golden
> kontraux Heroldo kaj la cxehxoj) kaj nun do vi.
>
> Pro iu teoria "ekvilibro" (de kio?) vi pretas tiupunkte senvalorigi la
> nunajn vortarojn, semi dubojn pri la "gxusta" formo kaj malfaciligi la
> lingvon por la parolantoj de multaj etnaj lingvoj.

Kiel mi jam klarigis, ne temas pri "teoria" ekvilibro,
sed pri tio, ke la vortaroj el la PIVa familio kaj
derivitaj de ili, simple misreprezentas la realan
lingvon, kaj mi instigas revulojn agnoski tion kaj
provi ne fari la saman eraron.

Ne temas pri semado de "dubo", sed pri tio, ke cxiuj seriozaj
esperantistoj scias, ke tiuj vortaroj estas multrilate malfidindaj.
Tiujn vortarojn ne eblas uzi por cxerpi fidindajn informojn.
Oni povas trovi tie nur krudan materialon por plua konsiderado.
Ili nek priskribas realan lingvouzadon, nek tauxgas kiel
preskribaj vortaroj, cxar ili simple senzorge enkondukas
mortnaskitajn formojn, kiuj konfuzas lingvistike naivajn homojn
kaj ne sukcesas reprezenti leksikon sisteme kaj kohere.

> Vi ecx ne diras por kiuj
> E-istoj Eo viaopinie farigxus pli facila.

Mia rekomendo gardus Esperanton pli facila al cxiuj homoj,
kiuj volas konservi stabilecon kaj unuecon de la lingvo
kaj kontrauxstari la kapricajn sxangxojn.  Almenaux tia
estas mia zorge pripensita vidpunkto.

> Evidente Eo por vi estas iu lingvo-ludo pri teoria "gxusteco"
> kaj ne praktika komunikilo de reala vivo bazita sur konvencio.

Vi simple eraras.  Dum cx. 30 jaroj esperanto estas integra
parto de mia cxiutaga vivo.  Mi tre serioze rilatas al la lingvouzo
kaj lingvistika evoluo de Esperanto.  Dum pli ol dek jaroj
mi seninterrompe estas provleganto por la revuo Monato.
Mi multe instruis Esperanton.  Finfine, mi estas patro de du
denaskuloj, kiuj mem igxis Esperanto-instruistoj.  Por mi,
do, Esperanto estas almenaux same (se ne pli) natura
kaj praktika komunikilo kiel aliaj lingvoj de miaj (pluraj)
vivmedioj.

Gxuste tial mi havas tre firman senton pri tio kia estas
reala Esperanto, kaj tio igas min sentema al infanecaj
eksperimentoj de vortaristoj, kiuj - anstataux sekvi seriozajn
leksikografiajn principojn aux almenaux pedante registri
la veran lingvouzadon - amatorece trudas strangajxojn al
la naiva publiko.

> Dume Volframo devas peni klarigi al sia filo la konstru-masxinojn
> surstratajn per nura "fosmasxino" aux "levmasxino" kaj neniun helpon
trovas
> en ReVo.

Kiel tio cxi rilatas al mia rekomendo?!
Mi kun granda simpatio rilatas al la aspiroj de la gepatroj,
kiuj komunikas kun siaj infanoj en Esperanto, kaj mi pretas
helpi per mia propra sperto tiurilata, sed kiel tio rilatas al
la leksikologiaj principoj, kiujn ni pridiskutas?

Samrilate, mi volus atentigi vin pri tio, ke jam ekzistas
suficxe grandaj, sed - ho ve! - nefidindaj vortaroj.
Kio gxis nun mankas, estas vortaro, kiu sisteme kaj
kohere reprezentus la kernan vortaron de Esperanto
bazite sur firmaj kaj konvinkaj principoj.  Mi ankoraux
esperas, ke ReVo povas movigxi en tiu direkto.

Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>




retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [email protected]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.yahoogroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 

Rispondere a