Bernhard Pabst: > 1.) Cxu laux vi la faka teksto de Curt Dellian 1948, Portmann / Rogers 1993 > kaj Krause GWED 1999 apartenas al la "PIVa familio"? > 2.) Cxu vi povas citi ekzemplon, ke la "reala lingvo" estas stekiometrio > kun -hx-?
La post-PIV-aj (fakte, mi opinias, ke tio komencigxis jam pli frue, kvankam tio ne estas tiel klare dokumentita antauxe) vortaroj ofte sklave ripetis la PIVajn formojn. Ne estas facile kontrauxstari la insiston de la prezidanto de la Akademio kaj tre influaj lingvanoj (kvankam, se mi ne eraras, unu el la fruaj recenzoj al PIV-1970 nomigxis "Plena ilustrita antiesperanta vortaro"). Permesu al mi klarigi ankorauxfoje: kiel mi demonstris en antauxa afisxo, dum certa periodo, la "hx" estis sisteme sxangxata al "k", ecx en la vortoj fundamentaj. Tial ne estas mirinde, ke la vortoj, kiuj ankoraux ne estis aperintaj en gxistiamaj tekstoj kaj vortaroj estis registrataj kun la "k" tute senskrupule - simple cxar oni penis lauxeble komplete elimini la "neprestigxan" sonon. Nun, kiam tiu cxi modo pasis, ne plu necesas pluigi tion. Ni ne plu hontu pro la vortoj "hxoro", "hxemio", "mehxaniko", "arhxitekturo", ktp. La vorto "stehxiometrio" evidente trafas al tiu cxi kategorio etimologie kaj analogie. > Gxuste tial mi havas tre firman senton pri tio kia estas > reala Esperanto, ... > > ---- > > Mi respektas viajn sentojn. Tamen ecx pli impresus min konkretaj, > kontroleblaj citoj el la (fak-)literaturo pruvantaj viajn (tre gxeneralajn) > asertojn. Ne, mi ne povas. Nek mi estas fakulo pri hxemio, nek mi opinias, ke temas pri la problemo de aparta termino. > kaj tio igas min sentema al infanecaj > eksperimentoj de vortaristoj, kiuj - anstataux sekvi seriozajn > leksikografiajn principojn aux almenaux pedante registri > la veran lingvouzadon - amatorece trudas strangajxojn al > la naiva publiko. > > ---- > > 3.) Cxu vi asertas, ke Dellian, Haferkorn (STT), Portmann / Rogers, > Cherpillod, Michalski, Broccatelli, Krause kaj Waringhien "infanece > eksperimentis" kaj ne "sekvis seriozajn leksikografiajn principojn" > "amatorece trudante strangajxojn al la naiva publiko"? Rilate la hx-vortojn, mi ja asertas tion rilate almenaux la PIVon. > 4.) Kie ni povas legi studon pri tio, kio laux vi estas "seriozaj > leksikografiaj principoj"? Mi ne pretas tuj respondi. Siatempe mi multe legis pri tio en angla- kaj rus-lingva lingvistika kaj leksikologia literaturo, sed mi ne plu havas referencojn al tiuj verkoj (krome, intertempe sendube aperis pli modernaj verkoj). Mi preskaux certas, ke oni povas trovi suficxajn informojn ankaux rete. Minimume, oni almenaux havu klarajn principojn kaj sekvu ilin. > Samrilate, mi volus atentigi vin pri tio, ke jam ekzistas > suficxe grandaj, sed - ho ve! - nefidindaj vortaroj. > > ---- > > 5.) Cxu vi povas citi unu solan de tiuj "suficxe grandaj vortaroj", kie mi > trovas helpon por la nocioj jam menciitaj tie cxi (GPS, Radlader, > Verkehrsverbund, Achterbahn ktp.) kaj multajn aliajn legeblajn en cxiutaga > gazeto (subprime loan ktp., ktp.)? La emfazo de mia insisto estis ne tio, ke la suficxe grandaj vortaroj, kiujn ni jam havas, estas plenaj, sed ke min - kaj, kiel evidentigxis, ankaux Renaton kaj Sergion (kiuj ope _reprezentas_ jam tri kontinentojn ;) - pli gxenas, ke la kreskon de la "grandegulaj" vortaroj ne akompanas pligrandigxo de ilia fidindeco kaj preskriba valoro. Mi komprenas, ke via intereso estas cxefe plivastigo de la vortaro, sed tio ne senvalidigas mian zorgon pri la kvalito. > 6.) Cxu vi ne pensas, ke okupigxi pri tiuj vortoj de la cxiutaga moderna > vivo estas multe pli urgxe ol remacxado de centjara diskuto, pri kiu oni jam > trovas cxiujn argumentojn en la literaturo (kaj cetere multe pli profunde, > detale kaj konkrete ol vi prezentis ilin)? Mi ja okupigxas pri tiaj vortoj cxiutage, sed mi ne konsentas, ke ial oni okupigxu _nur_ pri tio. Verdire mi sentas certan gxenon, kiam oni edifas aliajn homojn pri tio, kion ili urgxe faru en ilia volontule kontribuata tempo kaj insistas, ke tio, kion ili opinias grava, estas "remacxado de centjara diskuto". Parolante pri remacxado, permesu al mi memorigi, ke tiun cxi diskuton komencis vi, responde al mia tre konciza ekspliko kial mi opinias la formon "stehxiometrio" pli rekomendinda ol "stekiometrio". Cetere, mi estas tre skeptika pri iuj "modernaj" nocioj, kiuj esence servas kiel euxfemismoj por manipulado. La esprimon "subprime loan", kiun vi rekomendas kiel urgxe tradukendan, oni uzas kiel kasxnomon de tio, kion mi nomus "riska prunto" - kutime temas pri riska hipoteko - por "nobligi" la aferon kaj eventuale trompi la klientojn, kiuj - trankviligitaj de netimiga financa termino - povus investi en akciojn garantiatajn per nefidinda sxuldo. Mi ja konscias, ke tio ekzistas, kaj, ekzemple, tradukante verkon, kiu uzas tian euxfemismon mi trovus manieron traduki la sofisman esprimon (nu, ekzemple, kiel "altprofita prunto sen perfekta garantio" aux simile), sed mi mem ne uzus tiajn cxarlatanajxojn serioze ecx en la angla, la lingvo de mia nuna medio kaj mi ne opinias, ke oni _urgxe_ traduku tiun cxi nocion. Sed tio estas alia temo ... Amike, -Alex ----- Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com> retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [email protected] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.yahoogroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: mailto:[EMAIL PROTECTED] mailto:[EMAIL PROTECTED] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
