> Mi do estas proponinta simple restauxri la ekvilibron,
> cxar nuntempe la hx-fobio kaj respektiva steriligo
> de la Fundamento estas jam tute ridindaj kaj miaopinie
> ecx eksmodaj.
>
> Amike,
> -Alex

Vi pravas, Alex,

vi parolas pri demando de modo aux gusto. La hx/k-demando ekestis tre 
baldaux post 1887. Tial Z. proponis forigi la literon en la reform-projekto 
de 1894 (Esperantisto 5a jaro 1894 n-ro 1 (49), p. 4-5). 20 jarojn pli poste 
la demando de Cart en la L.K. de 1914, poste la diskuto en la 1920-aj 
(Setälä kontraux Carrière), poste la denova diskuto en la 1980-aj (Golden 
kontraux Heroldo kaj la cxehxoj) kaj nun do vi.

Pro iu teoria "ekvilibro" (de kio?) vi pretas tiupunkte senvalorigi la 
nunajn vortarojn, semi dubojn pri la "gxusta" formo kaj malfaciligi la 
lingvon por la parolantoj de multaj etnaj lingvoj. Vi ecx ne diras por kiuj 
E-istoj Eo viaopinie farigxus pli facila. Evidente Eo por vi estas iu 
lingvo-ludo pri teoria "gxusteco" kaj ne praktika komunikilo de reala vivo 
bazita sur konvencio.

Dume Volframo devas peni klarigi al sia filo la konstru-masxinojn 
surstratajn per nura "fosmasxino" aux "levmasxino" kaj neniun helpon trovas 
en ReVo.

Amike

Bernhard

P.S.: Se iu volas testi sin (kaj ReVo-n): Klopodu traduki iun infan-libron 
por 4-6 jaruloj pri "en la flughaveno", "en la stacio", "auxtoj kaj 
kamionoj" aux "en la konstruejo". 

Rispondere a