> > De 50 jaroj tute unueca uzo, sed en ReVo oni nepre volas sxangxi al iu
> > reta
>>dialekto
>
> Kara Bernhard, bonvolu agnoski tamen ke homoj pensantaj kiel vi dum
> 100 jaroj sisteme forigis c'iujn hx-sonojn favore al k-sonoj kaj
> kreis per tio la okcidenteu'ropan variaj'on de Esperanto. Ripari
> tion, kaj reveni al pli tutmonda Esperanto, ne estas malbone.
>
> Amike
>
> Renato
Renato:
- kiuj homoj dum 100 jaroj sisteme forigis cxiujn hx-sonojn favore al
k-sonoj?
- kio laux vi estas mia opinio pri la hx/k-demando?
- kio laux vi estas la okcidenteuxropa variajxo de Eo? Cxu ankaux la
lingvo-uzo en la vortaro Eo-pola de Michalski?
- la parolantoj de kiuj etnaj lingvoj plendas pri mankanta -hx-?
Malbone estas nenecesa disigo de unueca lingvo-uzo 50-jara per kreo de reta
dialekto, se ne ekzistas bonaj kialoj por "ripari". Kio laux vi estas tiom
granda difekto riparinda?
Bernhard
P.S. Jen informcele (anstataux rapidaj kaj pluraspekte malgxustaj) asertoj
kelkaj kontribuoj pri la demando ordigitaj laux jaroj:
2526 1918
Hodler, Hector
Pri la supersignaj literoj: gx hx
alfabeto;diakritoj; -gx-; -hx-
REo 1918:6
4890 1921
Setälä, Vilho
La formortonta litero
alfabeto; -hx-
Esperanta Finnlando 1921:6 (jun), p. 95-96
-hx- malfacila por Francoj k Finnoj, sed precipe tro malofta (nur 13 vortoj
en UV + 1 en antauxparolo + 1 en 1a OA, do entute 15), k tial ne lernebla k
lernata. Proponas jesi la Akademian demandon pri anstatauxigo de hx per k
kaj plie anstatauxigon de ehxo per eho k hxolero per holero
4889 1921
Grosjean-Maupin, E.
Cirkuleroj de la Esperantista Akademio
Sekcio por la Komuna Vortaro
AdE; -hx-; -oid
Esperanta Finnlando 1921:1 (jan), p. 9-10
[En jul. 1914] "Cart .. proponis al ekzameno .. kelkajn demandojn, pri kiuj
mi nun petas vian respondon: 1. Cxu ne estus akceptinda, ecx eble
konsilinda, la uzado de k, anstataux hx, en cxiuj radikoj, kiuj ne apartenas
al la Fundamento? 2. En la internaciaj vortoj finigxantaj per -oid, cxu vi
opinias la int. formon -oid pli tauxga ol la formon -ojd?
4481
1927
Carrière, Pierre
Fusxita Esperanto
termino; alfabeto; -hx-; Araba; etimologio; neologismoj
Espero Katolika 1927:8 (33), p. 189
1. por hxaoso, hxemio, Hxinujo, mehxaniko kontraux la formoj kun -k- pro
belsoneco! 2. Arabajn vortojn oni enkonduku rekte el la Araba ne tra la
Franca: hxalifo, Moslemo, sxihxo (ne Franca sxejko) 3. descendi = evitinda
9519 1931
Dormanns, Alfred
Samenhof als Phonetiker
fonetiko; -hx-
Germana Esperantisto 1931:28:02 (420), p. 21-24
8386 1938
Shindo-Seitaro
Pledante por 'Hx'
alfabeto; -hx-
Revuo Orienta 1938:19:12, p. 518-519
5782 1980
Kavka, Josef
La fonemo Hx kaj ties transformoj en la internacia scienca leksikologio
alfabeto; -hx-
SAEST (Usti n.Labem) 1980, p. 93-100
2849 1980
Golden, Bernard
La hxo-dialekto: Arkaika formo de Esperanto
alfabeto; -hx-
Starto, Cxehxa Esperanto-Asocio, Prago (CS) 1980, n. 6 (82), p. 17-18
Kritikas uzon de tehxnik-, hxemi-, arhxitektur- k.a. ("bizara,
kontrauxprogresa, agacas la lingvosenton" ktp).
2850 1980
Werner, Jan
La hxo-fonemo meritas pli da faka prikonsidero
alfabeto;-hx-
Starto, Cxehxa Esperanto-Asocio, Prago (CS) 1980, n. 6 (82), p. 18-19
Repliko al Golden samkajere p.17-18: Defendas -hx-.
1716 1981
Korinek, Jiri
Cxu la fonemo 'hx' estas eksterminda arkaikajxo?
alfabeto; fonetiko; ortografio; -hx-; arkaikajxo
Starto 1981:3, p. 14
5161 1982
Golden, Bernard
Kiam formalaperos la litero hx?
alfabeto; ortografio; -hx-
Oomoto 1982 Jul.-Dec., p. 114-120
8232 1984
Golden, Bernard
La senbaza trudado de la fonemo hx en Esperanto
fonetiko; konsonantoj; -hx-
Travailleur Esperantiste 1984:Apr., p. 7-8
2543 1984
Wennergren, Bertil
Hx - Cxu tro malofta?
fonetiko; konsonantoj; -hx-; alfabeto
Oomoto 1984 Jan.-Jun., p. 26-27
1547 1985
Eichholz, Rüdiger
Kiel transskribi "Hx" en Cxinaj nomoj?
terminologio; transskribo; Cxina; -hx-; propraj nomoj
AkSt 1985, p. 104
4702 1985
Oljanov, Violin
Lingvaj disputoj kaj lingvo-evoluo
landnomoj; participoj; -uj; '-hx-'
Interlingvistiko. Esperantologio. (Kunmetis Violin Oljanov). Sofio: Bulgara
E-ista Asocio 1985, p. 91-96
1598 1986
Golden, Bernard
La hxo-malsano atakas "Heroldo"!
alfabeto; -hx-
AkSt 1986, p. 25-26
7486 1987
Rosinsky, Teodor
Ankorauxfoje pri la 'hxo-malsano'
ortografio; -hx-
Filologo 1987:35 (Dec.), p. 8-9
8231 1987
Golden, Bernard
La hxo-malsano atakas ankorauxfoje!
alfabeto; -hx-
Filologo 1987:33-34 (Jun.), p. 4-7
4848 1987
Kiseljov, Viktor
Cxu 'k' aux 'hx'?
ortografio; -hx-; alfabeto; -k-
Sezonoj 1987:14, p. 28
8054 1988
Golden, Bernard
Bibliografia kontribuajxo al esploro pri la 'hx/k' konflikto
ortografio; bibliografio; -hx-; alfabeto
Informilo por Interlingvistoj 1988:16, p. 10-11
1700 1990
Portmann, Doug
Propono por kompromiso pri la uzado de la litero Hx
alfabeto; -hx-; diakritoj
AkSt 1988-90, p. 77-81
9903 1992
Golden, Bernard
Iom pri la litero 'Hx'
alfabeto; diakrito; -hx-
Travailleur Esperantiste, oktobro/1992. represo en Eventoj 1992:19
1362 1992
Golden, Bernard
Iom pri la litero Hx
alfabeto; -hx-
Eventoj 1992:18, p. 1
3581 1994
Golden, Bernard
La erariga litero hxo
-hx-; alfabeto
Debrecena Bulteno 1994:dec:85
3577 1996
Vitali, Daniele
La utilega litero hx
Pledo por esperanta fonemo
-hx-
LitFo 1996:161, p. 131-133
3576 1996
Vitali, Daniele
Kazaka anstataux kazahxa
termino; kazako; kozako; -hx-
LitFo 1996:okt:163, p. 273
8517 1996
Vitali, Daniele
La utilega litero hx
Pledo por esperanta fonemo
alfabeto; -hx-
LitFo 1996:27:161 (Jun.), p. 131-133