> > > Luiz: > > > > En ĝemelo ŝanĝi al: > > > > Iu ajn el du, aŭ pli ol du, idoj naskitaj ĉe la sama akuŝo. > > > > Alexander: > > > Kial ne? > > > Mi ne vidas kialon limigi la nocion "gxemeloj al nur du. > jv: > > mi konsentas.
russ: > Mi supozis ke ReVo celas ne sxangxi/pligrandigi difinojn de vortoj > kiuj jam havas oficialajn kaj tradiciajn difinojn > ... > surprizas min ke homoj proponas tiom rapide sxangxi gxian difinon eble vi pravas. tamen vi antauxsupozas: - ke la tradiciaj difinoj (pri gxemelo oficialan mi ne konas) estas gxustaj kaj kompletaj, - ke ecx se senco evoluas, ni cxiam restu cxe la malnova difino. cetere mi komencis pretigi iom longan respondon, kaj jen, mi konstatas, ke en pv la difino estis "cxiu el la idoj naskitaj cxe la sama akusxo; dunaskito". probable en revo iu bonintence akordis la unuan parton de la difino al la duaparte proponata sinonimo aux kvazaux-sinonimo (en revo malnovajn statojn de artikolo vi povas vidi per la ligilo "historio" piede de la pagxo). la origina frazo restis en piv1, sed sxangxigxis al nura "dunaskito" en piv2. do la tradiciaj difinoj fine ne estas tiom unuecaj. ---------- pli longa respondo: en cxi tiu okazo estas iom malfacile diri cxu jes aux ne la difino pri *du* naskitoj gxustas. estas atendeble, ke homaj gxemeloj estas plejofte du. tri aux pli estas malofta okazajxo, malofte priparolata, kiu onidire plioftigxis nuntempe pro (tro) efikaj metodoj kontraux sterileco. iom similaj aferoj okazas pro historia evoluo kun diversaj rezultoj: - en pv "karto" estis difinita kiel "kartonfolieto uzata...". post grupa diskuto ni sxangxis al "kartona aŭ plasta folieto..." konstatante, ke oni nomas ankaux plastajn aferojn "kartoj". miaopinie ni nur adaptis al antauxe ne pripensitaj situacioj. - male kiam besttirataj kalesxoj rezignis pri bestoj kaj akiris motorojn, oni eknomis ilin "auxtomobiloj" kaj nun "auxtoj". kunmetismo ne popularigis "motorkalesxo"n kaj do kalesxo restas "... veturilo ... movata de tirbestoj". fakte estas iom riske mencii materialon aux nombron en difino: materialoj evoluas, nombroj sxangxigxas. antaux nelonge mi modifis la difinon de "kardinalo" (pap-elektanto), kiu restis cxe 70 uloj, dum nuntempe estas pli ol cent. interesajn ekzemplojn se sencoglitoj, hezitoj... proponas artikolo fare de p. de smedt en "lingva kritiko": http://lingvakritiko.com/2007/08/17/eppur-si-muove-kaj-tamen-ghi-movighadas amike jxeromo
