>
> > Kompreneble, se temus nur pri virinoj, la vorto devus montri tion: "tri
> > kuracistinoj". La ekzercaro cxe la Fundamento bone instruas: "virino,
> > kiu kuracas, estas kuracistino".
>
> Mi estas felicxa, ke la Fundamento *ne* instruas "virino, kiu kuracas,
> ne estas kuracisto". Cxi-semajne mi vizitis kaj barbiron kaj
> dentiston, ambaux estas virinoj.


Saluton, Harri!

Via frazo sincere sxajnas stranga al mi. Mi ecx ne dirus barbirinon, cxar
pro mia kulturo tio verdire estas malkutima, sed frizistinon. Ankaux
dentistino. Evidente ne gravigu miajn vortojn; mi, kiel jam dirite, estas
simpla komencanto, dum vi sxajnas delonge esti e-isto. Krom tio mi ne lernis
la lingvon en kurso, tamen per meminstruado. Do multe de tio, kion mi diras,
povas esti kaj ja estas intuicio.

Unu el miaj studo-fontoj estis la Fundamento. Tiu verko sxajnigis al mi, ke
ni devas akordi certajn vortojn. Ekz-e ni devas akordi adjektivoj kaj
substantivoj laux la nombro (bela knabo, belaj knaboj). Same por la sekso.
Jen kelkaj ekzemploj, kiun mi jxus trovis en la Fundamento:

- Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino.
- Virino, kiu kuracas, estas kuracistino.

Se ni kontrauxas la dua ekzemplo per manko de ia "Virino, kiu kuracas, *ne*
estas kuracisto", kial oni ne rajtas kontrauxi per manko de "...sxi *ne*
estas knabo"?

Interesa ekzemplo estas:
- Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj
veturigiston.

Tiu ekzemplo montras, ke la sufikso ant-, kiel bone diras Bertilo en sia
pagxaro, estas neuxtra, cxar Zamenhof ne devigis uzi la prefikson ge- antaux
"servantoj", dum la vorto klare sin rilatas al gea situacio. Tamen la
Majstro ne devigis la legantojn kompreni tian situacion, tamen klare montri
tiujn, kiuj estas virinoj en la frazo. Kial ni ne farus same?

Mi ne scias, kiel Bertilo klasas la vorton "orfo", tamen en la zamenhofa
traduko de Ifigenio en Tauxrido, Ifigenio mem, kiam parolas kun Arkas, diras
"mi estas ja orfino elpelita", ecx kiam la leganto, sciante, ke temas pri
virino, komprenus se sxi dirus "mi estas ja orfo...".

Laux mia kompreno, en Esperanto ni devas akordi la sekson (genro) kun la
vorto, kiam la vorto portas "solan" inecon. Sed, kiel mi diris, mi ne scias
se "orfo" estas klare vira kiel "sinjoro" kaj "knabo".

Rimarku, ke tiu "devigo akordi" ne faras la vorton nepre vira. Oni povas
diri "kuracistoj'n" anstataux "gekuracistoj", cxar la sufikso -ist- sxajnas
esti neuxtra (Bertilo tiel gxin konsideras). Tamen pro la kvazaux vireco de
tiu vorto, kiam en la grupo estas nur virinoj, oni laux mia malgrava
kompreno devus diri "kuracistinoj". Cxar en la klasika verko estas "la
regantino de la Tauxridanoj", tial mi emas diri "la prezidantino de Cxilio".


Mi tiel emas, nur cxar mi neniam trovis en la grava tekstaro ekzemplon de
"sxi estas sorcxisto", "sxi estas sklavo", "sxi estas cxarmulo", "sxi
estas usonano"  aux "sxi estas zorgantino".

Evidente mi celas konvinki vin pri nenio, nur montri kial mi pensas tiel
(estu pro mia malsperto aux ne...).

Sincere,

Fernando

Rispondere a