Saluton, Russ! Tamen, sxajnas eble maloportune ambigua pliampleksigo de la vorto; > konsideru se iu demandas al alia "Cxu vi havas infanojn?" kaj la alia > respondas "Jes, fakte mi havas gxemelojn." Versxajne preskaux cxiuj > supozus ke temas pri (specife) 2 infanoj, cxu ne? Sed laux nova > difino, tute eblas ke temas pri pli ol 2.
Tiuokaze la parolanto devus specifi se temus pri pli ol du, cxar la plej kutima situacio estas la nasko de du gxemeloj. La auxdanto certe tion komprenus. Tiu ekzemplo estas simila al la kazo de sekse neuxtraj vortoj, malgraux la kvazaux vireco de multaj. Ekz-e la vorto "kuracisto". Ni povas diri: "zorgis lian sanon tri kuracistoj". Malgraux la kvazaux vireco de la vorto, la auxdanto rajtas kompreni "tri gekuracistoj" anstataux "tri viraj kuracistoj". Ne cxiam eblas esti tute ekzakta en Esperanto... Kompreneble, se temus nur pri virinoj, la vorto devus montri tion: "tri kuracistinoj". La ekzercaro cxe la Fundamento bone instruas: "virino, kiu kuracas, estas kuracistino". Amike, Fernando
