On Dec 17, 2007 4:03 AM, Alexander Shlafer <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > Kiel mi ilustris per realaj ekzemploj, oni ja uzas la > vorton "gxemeloj" por pli ol du kunnaskitoj.
Jes, mi skribis mian komenton antaux ol mi ricevis vian mesagxon kun ekzemploj de tia uzo. Antauxe mi ne sciis ke tiaj pli-ol-duecaj uzoj de "gxemelo" efektive ekzistas, do dankon pro tiuj ekzemploj. Tamen, sxajnas eble maloportune ambigua pliampleksigo de la vorto; konsideru se iu demandas al alia "Cxu vi havas infanojn?" kaj la alia respondas "Jes, fakte mi havas gxemelojn." Versxajne preskaux cxiuj supozus ke temas pri (specife) 2 infanoj, cxu ne? Sed laux nova difino, tute eblas ke temas pri pli ol 2. necerte, russ
