Je 12/14/07, Fernando: [...]
> Sed, Sergio, la vorto "agord-", kiel "abomen-", estas fundamenta. Ne > necesas oficialigi gxin... Vi pravas, Fernando. Mi rigardis en PIV2 por kontroli, ĉu ĝi prezentas la vorton kiel verbon (jes) -- kaj rimarkis maleston de steleto. Do, min erarigis preseraro en PIV2. [...] > * la radiko agord/ tamen la Fundamento gxin prezentas per > "accorder | tune | stimmen | настраивать | nastrajać". > Mi ne bone scipovas tiujn lingvojn, escepte de la angla, tamen en la > angla mem "tune" estas kaj substantivo kaj verbo (to tune). Cxar > Zamenhof ne uzis "to" cxe la angla traduko de la fundamentaj verboj, > tial oni ne povas per la angla diri, kio estas aux ne verbo. Cxu la > franca "accorder" klare estas verbo? Kaj la aliaj? Ĉiuj aliaj estas eksterdube verbaj. [...] -- Sergio
