Sergio Pokrovskij:

> Je 12/18/07, Bertilo:

>> Plia simila ekzemplo estas GLU/: O-finajho en BRO, verbaj
>> tradukoj en la Fundamento. BRO pravas.

> Ne tiom evidente.  Por mi GLU plene similas al FILTR:
> glui => gluilo
> filtri => filtrilo

Lau miaj esploroj de la praktika lingvouzo "gluo" klare
superregas kiel nomo de tia substanco. "Gluilo" ja aperas,
sed tre malofte. Che FILTR/ statas inverse.

> Ŝajnas ke ĝis nun neniu kontestis verbecon de FILTR; tamen ĉiuj
> obĵetoj kontraŭ verbeco de GLU egale aplikeblas al FILTR.

Por ambau radikoj ekzistas du ebloj, principe same logikaj.
Necesas por chiu el ili esplori, kiel statas en la praktika
uzo.

> (PIV2 donas fantazian difinon por gluilo, sen zorgi pri ekzemploj; la
> ekzemploj el ReVo pruvas ke la difino de PIV2 ne spegulas la realon.)

Mi pensas, ke ni denove havas tian okazon, ke la ghusta signifo estas
tre faka, kaj kiel tia ne povas aperi tre ofte, dum la alia signifo
estas eraro, sed tiu eraro nomas ion, pri kio oni sufiche ofte parolas.
Sekve la eraro pli oftas ol la ghusta signifo.

Sed pri tio mi nun ne volas plu diskuti. Mi enmiksighis nur por
argumenti kontrau la ideo, ke la indikoj en UV chiam automate
pravas. Tiel simple ne estas.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a