Sergio Pokrovskij skribis:

 > Je 12/17/07, Bertilo:

 >> Oni povas kompreneble diskuti, chu oni ghuste pritaksis la
 >> karakteron/bazformon/signifokategorion de AGORD/ kaj tiu au
 >> alia radiko, sed la nura fakto, ke en la Fundamento aperas
 >> alia bazformo, ne estas suficha argumento.

 > Tamen se "agordo" povas signifi "agordado"?  Por mi tio estas
 > ebla. Kaj mi ne estas sola, kp: [...]

Jes. Tio estas la ghusta metodo.

Fakte estas multaj diskutindaj elektoj en BRO. Sed neniun el tiuj
elektoj oni povas deklari malghusta nur char en la Fundamento la
koncerna radiko aperas kun tradukoj, kiuj shajnas montri ion
alian.

Ankau mi dubas pri la BRO-a bazformo "agordo". La validaj
argumentoj trovighas en la efektiva uzo de la diversaj vortoj,
kiujn oni kreas el la radiko AGORD/. Tiurilate la Fundamento
estas nur unu grava parto de tion, kion necesas esplori.

La plej frapa ekzemplo estas la radiko URIN/. Se oni blinde
sekvas la tradukojn en la Universala Vortaro, oni venas al la
konkludo, ke la bazformo estu "urini". Sed estas tute klare, ke
la raduko URIN/ neniam estis verba (ankau ne en 1905). Tial, se
URIN/ aperus en BRO, la Akademio certe donus la bazformon
"urino".

Alia ekzemplo estas GUT/. Ghi ja estas en BRO, kaj havas tie la
bazformon "guto". Sed en la Universala Vortaro GUT/ havas verbajn
tradukojn. Tie tamen aperas ankau la derivajho "guto", kun
tradukoj, kiuj montras neagan signifon de "guto".

Plia simila ekzemplo estas GLU/: O-finajho en BRO, verbaj
tradukoj en la Fundamento. BRO pravas.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a