Fernando Maia Jr:
> Tiuokaze tauxgus averti la Akademion, Sergio. La Akademia
> Vortaro ankoraux estas projekto, kaj la parto Bazformo, kiel ni
> vidas en la klarigoj pri la projekto (en la pagxaro de la
> Akademio mem), ankoraux estas diskutata. La Fundamento
> sugestas, ke la plej evidenta bazformo estus agord/i, do tiel
> la Akademion devus gxin registri.
Ne nepre. En la Baza Radikaro Oficiala oni skribis en la
Enkonduko:
Oni scias, ke la Akademio paralele studis la vortfaradon kaj
establis tekston de "Konstatoj" ("Aktoj de la Akademio"
1963-67). Tiuj konstatoj agnoskas, ke la Universala Vortaro kaj
ties Oficialaj Aldonoj ne estis redaktitaj kun la celo fiksi la
signifokategoriojn de la radikoj. Tiun kategorion nerekte
fiksas la uzado che Zamenhof kaj la bonaj autoroj.
Tamen por la grandega plimulto de la radikoj tiu kategorio
estas evidenta: arbo, elefanto, patro, tablo estas
substantivaj; bela, granda, nobla, tenera estas adjektivaj;
bati, fari, marshi, ridi estas verbaj. En ili la finajho,
vidpunkte de la signifo, estas senutila, pleonasma. Nur por
kelkaj dekoj da radikoj eblas heziti; kaj por tiuj dubaj okazoj
la alternativo plej ofte konsistas en tio, chu temas au ne
temas pri verbaj radikoj.
Por tion decidi, ni apogis nin sur la ยง 3, 2 de la Rekomendoj
pri vortfarado ("Aktoj" p.69F), kiu tekstas:
"2) kun radiko de verba kategorio la finajho -o havas la
signifon de ago kaj konkreta manifestigho au rezulto de tiu
ago; ekz-e: la kuro, la danco, la konstruo. Kontraste, ajh
montras ion konkretan estigitan de la ago, dum ad havas la
signifon de ago konsiderata en sia dauro; ekz-e: la dancado, la
konstruado, la konstruajho."
Rezultas el tiu teksto, ke, se o-derivajho de radiko supozita
verba neniam povas signifi agon, ghi tutsimple ne estas verba
radiko.
Ekzemple, floro, pako, urino neniam signifas agon, sed male ion
tute konkretan; sekve la radikoj flor/, pak/, urin/ ja ne estas
verbaj sed substantivaj. Plie de tiuj substantivaj radikoj tute
logike kaj facile derivighas la verboj flori, paki, urini. Kaj
tio plene respondas al la preskriboj de Zamenhof en siaj
vortaroj rusa, germana kaj franca kaj ankau al la uzado che la
bonaj autoroj.
Oni povas kompreneble diskuti, chu oni ghuste pritaksis la
karakteron/bazformon/signifokategorion de AGORD/ kaj tiu au alia
radiko, sed la nura fakto, ke en la Fundamento aperas alia
bazformo, ne estas suficha argumento. Oni devas memori, ke
ekzistas pluraj inter si tute diversaj ideoj pri tio, kion
konkrete signifas "karaktero/bazformo/signifokategorio" kaj pri
tio, kion indikas kaj esprimas la elekto de tiu au alia bazformo.
Se estas malsamaj la celoj de la bazformoj en la Fundamento kaj
de tiuj en BRO, tiam ili tute ne bezonas kongrui. Krome ja povas
esti, ke la uzado intertempe shanghighis, kaj per tio ankau la
"karaktero".
(Plej ofte en tiaj chi diskutoj oni zorge evitas difini, kion oni
entute celas kaj komprenas per "karaktero" kaj "bazformo". Tia
difinado tamen estas absolute necesa, char alie povas okazi, ke
la diskutantoj parolas pri tute malsamaj aferoj, sed tion ne
rimarkas.)
Pri tiu chi tuta temo mi verkis ampleksan artikolon, kiu
espereble iam aperos en "Esperantologio". (Sergio jam legis
ghin...)
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Direktoro de la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro