> Marc Bavant:
>
> > Ke tiuj lingvoj estas senprobleme uzataj en islamaj
> > landoj, kie seksa diferencigo ne estas bagatela afero, certe instigas al
> > pripensado, cxu validas la fama Sapir-Whorf-hipotezo (cxu mi diru mito?)

Simile, cxar ekzistas homoj kiuj ne fumas sed akiras kanceron pro
diversaj aliaj kauxzoj, tio montras ke tute dubindas la ideo ke fumado
povus iel rilati al kancero...

Nu cxar evidente la temo de rilato inter seksimo kaj lingvo suficxe
komplikas kaj disputindas ke ne ekzistas simplaj klaraj respondoj kiuj
kontentigas cxiujn, do diskutado povus dauxri senfine sen solvo...
Krome cxar la temo jam vagas for de la celo de cxi tiu diskutogrupo,
mi proponas forlasi la aferon kaj anstatauxe deziri al la Revuloj
felicxan jarfinan sezonon. :)

amike
russ

Rispondere a