Sergio Pokrovskij skribis:

> Prave. Estus interese eksperimenti, ĉu la uzbekoj (parolantoj de
> lingvo sengenra) aŭdante la vorton "adam" (= homo, viro aŭ virino)
> imagas viron aŭ inon. Mi preskaŭ certas, ke la rezulto estus ekzakte
> la sama, kiel en la lingvoj "seksismaj".

Pardonu, sed mi ne kapablis sekvi la erudician seksisman sofismon de 
la diskuto, kaj tial eble faras tro simplan demandon: Kio do estus la 
rezulto, pri kiu vi preskaux certas, kaj kia la eksperimento? Mi 
demandas simple por scii, kion mi do, por esti logika, imagu auxdante 
certajn vortojn de mia propra lingvo sengenra.

Amike
-- 
Harri

Rispondere a