Je 12/27/07, Harri:

[...]

> Pardonu, sed mi ne kapablis sekvi la erudician seksisman sofismon de
> la diskuto, kaj tial eble faras tro simplan demandon: Kio do estus
> la rezulto, pri kiu vi preskaux certas, kaj kia la eksperimento?

Se mi bone komprenis la antaŭan diskuton, temas pri la subkonscia
ĉeftipo de abstrakta koncepto.  Oni povus diri al infano: desegnu
homon.  Mia hipotezo estas, ke sponte la infano plej probable desegnos
mezaĝan viron -- kvankam la koncepto egale rilatas al beboj, knabinoj
aŭ maljunulinoj.

--
Sergio

Rispondere a