Tue, 25 Dec 2007 10:17:29 +0600, "Sergio Pokrovskij" <[EMAIL PROTECTED]> skribis:
> Prave. Estus interese eksperimenti, ĉu la uzbekoj (parolantoj de > lingvo sengenra) aŭdante la vorton "adam" (= homo, viro aŭ virino) > imagas viron aŭ inon. Estus vere interese: la uzbeka-rusa vortaro de Azizov kaj Rizaeva (elsxutebla el http://uztranslations.net.ru) entute ne enhavas vorton «adam», kaj ecx «odam»-on gxi prezentas nur en kelkaj kunmetajxoj :-) > ("Adam" estas probable vorto islama, Pli prave: vorto semita. > pruntaĵo el Latino. Sed ankaŭ pri la tjurka "kiŝi", la hejma vorto > por "homo", la rezulto probable estus egala. a) jen la artikolo el la menciita vortaro: Kishi -человек, особа; персона erkаk ~ мужчина, xоtin ~ женщина, ~ bilmаs тайный скрытный se esperantigi la rusan parton: Kishi -homo, individuo; persono erkаk ~ viro, xоtin ~ virino, ~ bilmаs sekreta, kasxita Versxajne, «kishi» vere signifas iuseksan homon por la uzbekoj. b) la turka lingvo havas «adam» (= a) homo; b) viro; etc. — pluraj signifoj) kaj «insan» por homo («insan» signifas nur «homo/homa/homara», sed, sxajne, ne «viro/vira», almenaux miaj vortaroj tian lastan signifon ne montras). Foje oni ankaux uzas por «homo» «insanoğlu» (lauxlitere — «homido»). Kaj, interalie, la turka diras simple «erkek» = viro, «kadın» = virino, ne inkluzivante «adam» aux «insan». La turka ankaux enhavas «kişi», sed uzas tiun vorton malpli ofte (mi — male al «adam» aux «insan» — neniam vidis tiun vorton en porlernaj tekstoj). > "Kiŝi" estas simple iom > malpli klera.) Male, en la turka «insan» estas la plej ofta kaj «kişi», sxajne, iom malnovigxinta kaj eksteruzigxinta. Amike, Dmitri Gabinski ----------- IRR.BY ('Из рук в руки - Онлайн') - крупнейший в Беларуси сайт частных объявлений http://www.irr.by/
