>> kontagx, diskografi, tipograf , merkatik, fornel
Renato:
> C'iuj havas alternativojn en
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> <http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj>
dankon pro la atentigo. plimultaj el tiuj proponoj estas eblaj
anstatauxajxoj en diversaj kuntekstoj, sed ne samsencajxoj:
kontagx-i
--> infekt-i: ne samsencas, oni povas infekti iun ne havante
mem la malsanon. oni kontagxas havante la malsanon.
--> trans-don-i mal-san-o-n: jes, tio samsencas.
merkatik-o
--> merkat-ad-o: "merkatado" miasente ne tre klaras, gxi
povus signifi ankaux "enmerkatigo"n.
pli bonas jena pli supra propono:
"marketing-o --> merkat.../stud-o/scienc-o"
tipograf-o
= pres-ist-o: plejmultaj nuntempaj presistoj ne uzas tipografion,
sed pli modernajn procedojn.
fornelo
--> kuir-il-o: ankaux kaldrono estas kuirilo.
--> kuir-aparat-o: ankaux kafomasxino estas kuiraparato.
--> kuir-forn-o: fornelo enhavas kuirfornon sed ankaux kuirplatojn.
amike
jxeromo