De Sibayama,

>tipograf-o
>= pres-ist-o: plejmultaj nuntempaj presistoj ne uzas tipografion, sed 
>pli modernajn procedojn.

  Cxar mia edzino estas 'tipografo' en pres-entrepreno, 
mi pledas apartigi arton 'tipografio', cxu klasike, cxu moderne.

  Ekde gutemberga tempo, tipografio estas brancxo de pres-arto,
arangxi litertipojn en pagxo: simila al 'enpagxigo', sed tiu cxi 
sxajnas esti pli redakta afero, kiel arangxi pagxon.

  Moderne, sed ne modernege, estis 'foto-tipografio', meti 
optikajn litertipojn sur filmo, kiun oni uzas kiel klisxo por presado.

  Lastatempe, estas du manieroj:  ja fari filmon el literkodoj,
aux ecx ne fari filmon, sed nur kodoj iras rekte al presmasxino.

  El la okuloj de kliento, kiu donas presotan tekston (cxu manskribitan,
aux komputile koditan), cxio estas 'presado' gxis la apero de presajxo.
Sed gxi dividigxas en du partoj: (1) tipografia procezo arangxi 
litertipojn aux literkodojn (kompreneble povas esti bildoj...),
(2) multobliga procezo per premado aux sxprucado de inko sur paperon, 
nome malvasta senco de presado.

  Okaze de la lastajara UK en Jokohamo, la Kongresa Libro estis 
redaktita kaj poste tipografie arangxita, kaj farigxis 'pdf-a dosiero' en la

CO de UEA. Tiu dosiero estis rete sendita al japana presejo, kiu 'presis'.



Rispondere a