>     merkatik-o
>       --> merkat-ad-o: "merkatado" miasente ne tre klaras, gxi
>       povus signifi ankaux "enmerkatigo"n.
>       pli bonas jena pli supra propono:
>       "marketing-o --> merkat.../stud-o/scienc-o"

Fernando:
> Mi jam legis "merkatesploro'n". Kion vi opinias, Jheromo?

bona vorto.  mi pli volonte uzus gxin pri unuopa enketo, ol pri la 
tuta fako merkatiko aux merkatoscienco, sed tiu dua senco ankaux 
eblas, kaj ecx pli se oni diras "merkatesplorado"n.

> Pri "kontagxi", portugale oni ankaux uzas kun bona senco: ekz-e "via 
> entuziasmo kontagxis min". Mi ne scias cxu "infekti" permesus tion.

ankaux al mi sxajnas, ke la figura senco de "kontagxi" ofte pozitivas 
(entuziasmo, gxojo), dum figura senco de "infekti" ofte malpozitivas. 
  en la reto troveblas ekzemploj:

   "Li kontagxis siajn lernantojn per tiu humoro" (gajeco)

   "tiu sxerca parolmaniero kontagxas, dolcxigas"


   "la ektimo infektas subkonscie"

   "gxi [la historio] flamigis vian infanan fantazion kaj infektis vin 
per la manio farigxi granda homo?"

   "minstruistaro de usonaj lernejoj sengxene infektas la studentojn 
per plej ekstremaj maldekstraj doktrinoj"

ankaux kontrauxekzemploj:

   "li kontagxis ploron kiel oni kontagxas oscedon"

   "la naiva sinteno kontraux-profita, kiu nuntempe kontagxas 
multaj[n] ene de la movado"

   "preta lasi min infekti de la sereneco de tiu, kiu konas la tutan 
veron"



amike

jxeromo

Rispondere a