Je 1/29/08, jv:

[...]

> Fernando:

[...]

>> Pri "kontagxi", portugale oni ankaux uzas kun bona senco: ekz-e
>> "via entuziasmo kontagxis min". Mi ne scias cxu "infekti" permesus
>> tion.

ReVo jam delonge donas aŭtoritatajn ekzemplojn pri la pozitiva
"infekti" http://reta-vortaro.de/revo/art/infekt.html --

,----
| ni devas infektadi la mondon per nia kara ideo [Z];
| la rido infektis min;
| infekti iun per sia gaja humoro [Z];
| la saluta frenezo baldaŭ infektis ankaŭ la ŝipon de l' kronprinco [Kabe]
`----

Cetere, mi ne scias (ĉar la rusa lingvo ne havas la redundan
"kontaĝi"), ĉu ĝi uzeblas en la biblia citaĵo:

,----
| li juĝis la grandan malĉastistinon, kiu infektis la teron per sia
| malĉasteco
`----

Unuflanke, ŝi infektis per SIA malsano; aliflanke, ĉu eblas kontaĝi la
teron?  Tiaj redundaĵoj malfaciligas la lingvon sen alporti ian ajn
utilon.

> ankaux al mi sxajnas, ke la figura senco de "kontagxi" ofte pozitivas
> (entuziasmo, gxojo), dum figura senco de "infekti" ofte malpozitivas.

Esperanto ne trudu tiajn arbitrajn distingojn kiuj havas nenian bazon
en la semantiko de la nocioj.

--
Sergio

Rispondere a