sergio:
> Cetere, mi ne scias (ĉar la rusa lingvo ne havas la redundan
> "kontaĝi"), ĉu ĝi uzeblas en la biblia citaĵo...

mi ne estas medicinisto.  laux mia kompreno la distingo estas, ke 
infektan malsanon kauxzas ia mikrobo, kaj kontagxa masano estas 
malsano transdonata diversmaniere per sango, muko...  infekta malsano 
do estas pli aux malpli kontagxa.

por ordinara lingvo la distingo eble ne utilas.

jxeromo:
>  > ankaux al mi sxajnas, ke la figura senco de "kontagxi" ofte pozitivas
>  > (entuziasmo, gxojo), dum figura senco de "infekti" ofte malpozitivas.

sergio:
> Esperanto ne trudu tiajn arbitrajn distingojn kiuj havas nenian bazon
> en la semantiko de la nocioj.

mi nur esprimis intuan komprenon.  tio probable spegulas euxropajn 
kutimojn pri figuraj sencoj.  esperanto trudas nenion pri tio (kaj des 
malpli trudas mi).

jxeromo

Rispondere a