Renato Corsetti: > J'erome:
>> tipograf-o >> = pres-ist-o: plejmultaj nuntempaj presistoj ne uzas tipografion, >> sed pli modernajn procedojn. > Do, tipografo, tipografio restus historiaj'oj. Lau mi oni plu parolas pri tipografio, ankau kiam uzighas novaj ciferecaj teknikoj. Pri tio konsentas la Angla Vikipedio (rilate la Anglan vorton "typography"): Since digitization, typography has spread to a wider ranger of applications, appearing on web pages, LCD mobile phone screens, and hand-held video games. The ubiquity of type has led typographers to coin the phrase "Type is everywhere". (http://en.wikipedia.org/wiki/Typography) La saman vidpunkton redonas la Esperanta Vikipedio: Nuntempe, kaj praktiko kaj studo pri tipografio ege ampleksas; ghi tushas chiujn aspektojn rilate al tipar-dezajno kaj kompostado: belskribo; mur-skribajhoj; enskriboj gravuritaj sur shtono; afisha dezajno; signaligo; reklamoj; entreprena au institucia identeco; logotipoj; vestoj; animacia tipografio por filmoj kaj televid-programoj, ktp... Ekde la apero de komputiloj kaj ciferecaj iloj, tipografia agad-kampo sufiche ampleksighis: ttt-ejoj, posh-telefonaj kaj posh-videoludilaj ekranoj estas nur kelkaj ekzemploj. (http://eo.wikipedia.org/wiki/Tipografio) La Germana Vikipedio parolas pri "Papier-Typographie" kaj "Web-Typographie". La lasta speco kompreneble uzas ciferecan teknikon: http://de.wikipedia.org/wiki/Webtypografie Mi ne vidas kialon dubi chi-okaze pri la praveco de tiuj tri Vikipedioj, kvankam oni ja estu singarda pri tiaj fontoj. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
