>> Kiel oni diras en via ĉiutaga lingvo por paroli pri tiu kovrileto kiu >> povas fermiĝi aŭ malfermiĝi kaj servas kiel ŝirmilo por la internaĵo de >> io (ingo, konko, tubo, ujo, alveolo de abelujo kaj tiel plu). Miaopinie >> "kovrilo" estas tro ĝenerala kaj ne bone taŭgas. >> Mireja
> "klapo" estis mia ideo, sed ĉu ĝuste taŭgas... > Joop Dankon pro via respondo kaj propono. Certe "klapo" pli taŭgas ol "kovrilo" tamen ĝenas min la fakto ke laŭ mia kompreno "klapo" estas io home elfarita por objekto, dum operkulo estas io nature ekzistanta por servi al fiŝoj, iuj enkonkaj bestoj, eĉ al abela laboro. Ĝi posedas tre precizan formon neniam kvadratan aŭ rektangulan ĉar tiaj formoj ne svarmas en natura medio. Kiam mi decidas forlasi mian komputilon, mi tenas ĝian (rektangulan) klapon kaj ĝin metas sur la ceteron de la ilo. La vorto "valvo" konvenas por duvalvaj konkoj sed ne por fiŝoj, litorinoj kaj abelujoj. Hieraŭ mi sendis al Wolfram por aldono en reVo belan bildon de litorinoj sur kiu oni sufiĉe klare vidas la brunan operkulon de iu litorino. Ĝi estas preskaŭ rondforma, estas parto de la besto kiun oni devas tiri kiam oni manĝas la kuiritajn bestetojn ĉar la operkuloj de la litorinoj estas kartilagaj, ne karnaj. Kiam oni kovras vivantajn litorinojn de kranakvo la bestetoj tuj fermas sian operkulon, kaj se oni kovras ilin de marakvo ili tuj malfermiĝas la operkulon kaj komencas movi kiel faras la teraj helikoj. Kore salutas Mireja
