Mi respondas al Sergio.

Jes, mi samopinias ke "operkulo" devas resti faka vorto kaj gxuste mi 
redaktis hieraux la artikolon por ke gxi estu en ZOO.
Jen mia priskribo en "dif":
----------
<dif>
Speco de klapeto kiun iuj bestoj posedas a&ubreve; produktas por sin 
&scirc;irmi de eksteraj dan&gcirc;eroj.
<ekz>
Maraj gastropodoj, kiel ekzemple litorinoj, sin ka&scirc;as funden de 
sia konko kaj fermas sian <tld/>on kiam ili perceptas dan&gcirc;eron.
</ekz>
<ekz> La <tld/>oj de iuj fi&scirc;oj estas ostaj kaj &scirc;irmas la 
<ref cel="brank.0o">brankojn</ref>.</ekz>
<ekz> En abelujoj seslateraj <tld/>oj fermas la alveolojn.
</ekz>
</dif>
----------
France oni diras "opercule" ankaux por ronda kovrileto kiu fermas 
entubajn aux enbotelajn varojn acxetontajn sed por tio mi ne dirus:
"la operkulo de la botelo estas krevita do ne trinku de gxi" mi probable 
dirus:
"la kovrileto kiu fermas la botelo estas krevita do ne...".
Por mi "operkulo" estas bezonata vorto en la fako zoologio.

Pri "valvo":
mi samopinias ke oni povas gxin uzi ekster la fako "tehxniko" sed pri 
fisxoj, konkuloj senvalvaj (ekz. la litorinoj) kaj alveoloj en abelujoj 
la termino ne tauxgas. La objekto ne estas valvo.

Pri "kovrileto" aux "klapeto":
Oni povas diri "la litorinoj fermas sian kovrileton/klapeton kiam mi 
metas ilin en kranakvo" sed tio sonas tre tre komike :-).
Temante pri fisxoj en komuna lingvajxo oni ofte diras "branko" anstataux 
operkulo. Tamen de la fisxo kiun oni kuiris oni devas tiri la kapon, la 
fisxostojn inter kiuj gxenerale restas la operkuloj kaj ne la brankoj.
Hm! tio dependas de la maniero kuiri la fisxon, sed mi opinias ke en 
multaj landoj oni tiras la brankojn kun aliaj internajxoj antaux kuirado.

Por resumi:
Mi opinias ke la termino "operkulo" estas bezonata en zoologio (eble ecx 
en biologio sed mi ne scias kiagrade), evitinda en la senco "fermilo de 
tubo, botelo. Mi konsentas ke la vorto ne estas tre "bela" kaj ne nur 
pro "ulo" kaj "kulo"...tamen se oni devas forvisxi cxiujn malbelajn 
vortojn de lingvo, kia laboro! :-).
Mireja


Rispondere a