Je 4/28/08, mireille: > Mi respondas al Sergio. > Jes, mi samopinias ke "operkulo" devas resti faka vorto kaj gxuste mi > redaktis hieraux la artikolon por ke gxi estu en ZOO. > Jen mia priskribo en "dif": > ---------- > <dif> > Speco de klapeto kiun iuj bestoj posedas aŭ produktas por sin > ŝirmi de eksteraj danĝeroj. > <ekz> > Maraj gastropodoj, kiel ekzemple litorinoj, sin kaŝas funden de > sia konko kaj fermas sian <tld/>on kiam ili perceptas danĝeron. > </ekz> > <ekz> La <tld/>oj de iuj fiŝoj estas ostaj kaj ŝirmas la > <ref cel="brank.0o">brankojn</ref>.</ekz> > <ekz> En abelujoj seslateraj <tld/>oj fermas la alveolojn. > </ekz> > </dif> > ----------
Se "operkulo" estas tiom diversa, tiam mi vidas nenian avantaĝon uzi ĝin kompare kun "klapo" aŭ "kovrilo". [...] > Pri "valvo": > mi samopinias ke oni povas gxin uzi ekster la fako "tehxniko" sed pri > fisxoj, konkuloj senvalvaj (ekz. la litorinoj) kaj alveoloj en abelujoj > la termino ne tauxgas. La objekto ne estas valvo. Mi citis "valvo"n por komparo: por mi "valvo" kaj "klapo" estas vortoj stile egalaj. Se "valvo" povas funkcii kaj en teĥniko, kaj en biologio -- kial "klapo" ne povas esti egale uzebla? Por mi "klapo" estas vorto tute natura kaj bone konata dum "operkulo"n mi neniam ajn renkontis en mia vivo esperantista. > Pri "kovrileto" aux "klapeto": > Oni povas diri "la litorinoj fermas sian kovrileton/klapeton kiam mi > metas ilin en kranakvo" sed tio sonas tre tre komike :-). Por mi ĝuste "operkulo" sonas komike kaj abrakadabre, dum "klapo" (aŭ "konkoklapo") estas vorto neŭtrala kaj normala. > Temante pri fisxoj en komuna lingvajxo oni ofte diras "branko" > anstataux operkulo. Jes. Por mi "branko" estas la tuto, samkiel "orelo" estas kaj la ekstera parto, kaj la tuta interna organo. Tiel ke oni povas "preni iun je la orelo" -- kaj havi "inflamon de la interna orelo". Kp en "Monato": ,---- | trenitaj el la profundaĵoj merlangoj glime fajreras, spasme baraktas, | serĉante akvon BRANKE batante, mortas ... `---- Evidente, ĉi tie temas pri la brankoklapoj kiujn la elakvigita fiŝo spasme movas kaptante akvon. Tutcerte mi ne dirus en tia priskribo "operkule batante". -- Sergio
