>> Temante pri fisxoj en komuna lingvajxo oni ofte diras "branko"
>> anstataux operkulo.

> Jes. Por mi "branko" estas la tuto, samkiel "orelo" estas kaj la
> ekstera parto, kaj la tuta interna organo. Tiel ke oni povas "preni
> iun je la orelo" -- kaj havi "inflamon de la interna orelo". Kp en
> "Monato":
> 
> ,----
> | trenitaj el la profundaĵoj merlangoj glime fajreras, spasme baraktas,
> | serĉante akvon BRANKE batante, mortas ...
> `----
> 
> Evidente, ĉi tie temas pri la brankoklapoj kiujn la elakvigita fiŝo
> spasme movas kaptante akvon. Tutcerte mi ne dirus en tia priskribo
> "operkule batante".
> 
> --
> Sergio

Mi ne konsentas:
temas pri la brankoj ne pri la brankoklapoj.
Do normale estas ke la auxtoro skribis branke batante.

La brankoj estas molaj kaj la operkuloj estas ostecaj kovriloj sur la
brankoj.
Post kuirado ili restas krocxitaj al la kapo.

En komuna lingvo kompreneble oni ne diras "li tiris lian orelkonkon",
sed en iuj kuntekstoj povas esti bezonata la vorto "orelkonko" (france
estas "pavillon").
Same mi bezonis vorton kiam mi priskribis litorinojn, mi proponas ke oni
uzu la fakan "operkulo" kaj vi proponas "konkoklapo".
La lasta certe mi ne dirus por litorinoj cxar gxi pensigas ke la klapo
apartenas al la konko kaj tute male gxi apartenas al la besto kiu vivas
interne de la konko.
Jen kiel mi priskribis en soc.culture esperanto litorinojn en la 19a de
auxgusto 2007, tiam mi ne sciis ke "operkulo" estis en miaj vortaroj:
el
http://groups.google.fr/group/soc.culture.esperanto/browse_thread/thread/b228c0908819f1eb/f4720813118fa544?hl=fr&lnk=st&q=#f4720813118fa544
--------
La litorinoj estas "maraj helikoj", ili sin nutras de algoj. Ili sin
protektas de aliaj maraj bestetoj per kvazaŭ bruna skvamo, iom simila al
krusto, gluita al sia kapo kiun ili ŝovas en sian konkon kiam danĝero
aperas. Helikoj ne posedas tian ŝirmaĵon.
--------
Mireja



Rispondere a