Je 4/26/08, mireille: >>> Kiel oni diras en via ĉiutaga lingvo por paroli pri tiu kovrileto >>> kiu povas fermiĝi aŭ malfermiĝi kaj servas kiel ŝirmilo por la >>> internaĵo de io (ingo, konko, tubo, ujo, alveolo de abelujo kaj >>> tiel plu). Miaopinie "kovrilo" estas tro ĝenerala kaj ne bone >>> taŭgas.
Tamen tiel oni senprobleme diras en la rusa -- tio estas klara se la indiko ke temas pri branko; same en la angla: A: gill cover, gill lid R: жаберная крышка Kp en ReVo mem, ĉe "triglo": "kun dornoj sur la BRANKOKOVRILOJ kaj ruĝa korpo ..." [ http://reta-vortaro.de/revo/art/trigl.html ] Cetere, komunlingve oni nomas "branko" ĝuste la brankokovrilon; mi tamen nun iom dubas, ĉu eble alilingvanoj atribuas al "branko" alian signifon. La difino de "branko" en ReVo kaj en la PIV-oj estas tute nebula; mi almenaŭ aldonus, ke temas pri _ekstera_ spirorgano. Sed eble ĉi tie la terminoj varias en diversaj lingvoj. Ĉu oni povas teni fiŝon je la branko? ruslingve tio estas normala dirmaniero. >> "klapo" estis mia ideo, sed ĉu ĝuste taŭgas... >> Joop > Dankon pro via respondo kaj propono. Certe "klapo" pli taŭgas ol > "kovrilo" tamen ĝenas min la fakto ke laŭ mia kompreno "klapo" estas > io home elfarita por objekto, dum operkulo estas io nature > ekzistanta por servi al fiŝoj, iuj enkonkaj bestoj, eĉ al abela > laboro. Oni senprobleme parolas pri la koraj valvoj. Mi vidas nenian utilon rezervi la vortojn kiel "valvo" aŭ "klapo" al teĥniko. Tio estas en kelkaj lingvoj -- sed tio ja estas DIFEKTO, ŝuldata al la fakto ke la terminaroj evoluis sen koherigo kaj unuecigo, ĥaose -- kaj sekve redunde. > Ĝi posedas tre precizan formon neniam kvadratan aŭ rektangulan ĉar > tiaj formoj ne svarmas en natura medio. Kiam mi decidas forlasi mian > komputilon, mi tenas ĝian (rektangulan) klapon kaj ĝin metas sur la > ceteron de la ilo. Klapoj povas esti ĉiaformaj --- "orelklapoj" de ĉapo estas rondetaj, poŝklapoj povas esti kiel eble plej fantaziaj. [...] > Kiam oni kovras vivantajn litorinojn de kranakvo la bestetoj tuj fermas > sian operkulon, kaj se oni kovras ilin de marakvo ili tuj malfermiĝas la > operkulon kaj komencas movi kiel faras la teraj helikoj. Oni jes registru "operkulo"n, se ĝi estas uzata; tamen mi trovas ĝin tre malbela (pro la false sufiksa -ulo), malklara kaj evitinda. Anglalingve ĝi ekzistas en fakvortaroj, sed ĝi malestas en mezgrandaj vortaroj (ekz-e en mia "The American Heritage Dictionary"). Ruse oni uzas nur la tradukformon (= kovrilo). Do, ĝi prefere estu markita kiel malofta kaj faka. -- Sergio
