Jes, Luiz, mi tute konsentas pri viaj trafaj ekzemplo-frazoj. Estus bone, se vi aldonus ilin.
Mi ankaux konsentas kun vi, ke la ReVo-regulo pri fontoj estas plej granda malhelpo por antauxenigi ReVo-n. Pro gxi en ReVo svarmas netauxgaj kaj ecx rekte konfuzigaj ekzemplo-frazoj (vd. la aforismon pri hipokondrio menciita en mia lasta mesagxo). Bernhard Von: "Luiz Portella" <[EMAIL PROTECTED]> An: <[email protected]> Gesendet: Dienstag, 6. Mai 2008 08:51 Betreff: Re: [revuloj] linĉi -- jv skribis: >Luiz: >> ĉe linĉi estas unu nura derivaĵo, linĉi. >> mi proponas: >> linĉa: Rilate al linĉo. >> linĉanto: Tiu, kiu linĉas. >> linĉito: Tiu, kiun oni linĉis. >> linĉo: Ago linĉi. > >cxu vi trovis realajn ekzemplajn frazojn? Ne. Tamen estas unu ĉe linĉi. Do la radiko rajtas resti. Laŭ la Fundamento oni rajtas aldoni -a, -anto, -ito kaj -o. Se ne estas realaj ekzemplaj frazoj nun (oni ankoraŭ ne trovis tion) (realaj = kun <fnt>), tio povas veni poste. Dumtempe oni aldonu tradukojn. Certe ekzemplo venos (sen <fnt>): - en la linĉa tumulto entute kvin homoj vundiĝis - inter la linĉantoj estis junuloj - la linĉito estis bruligita - linĉo okazis en la urbo Matupa je la dua fojo ĉi-jare Mi esperas ke ni ne atendu fontojn por antaŭenirigi ReVon. Luiz
