-- jv skribis:
>Luiz:
>> ĉe linĉi estas unu nura derivaĵo, linĉi.
>> mi proponas:
>> linĉa: Rilate al linĉo.
>> linĉanto: Tiu, kiu linĉas.
>> linĉito: Tiu, kiun oni linĉis.
>> linĉo: Ago linĉi.
>
>cxu vi trovis realajn ekzemplajn frazojn?

Ne. Tamen estas unu ĉe linĉi. Do la radiko rajtas resti. Laŭ la
Fundamento oni rajtas aldoni -a, -anto, -ito kaj -o. Se ne estas
realaj ekzemplaj frazoj nun (oni ankoraŭ ne trovis tion) (realaj = kun
<fnt>), tio povas veni poste. Dumtempe oni aldonu tradukojn.

Certe ekzemplo venos (sen <fnt>):

 - en la linĉa tumulto entute kvin homoj vundiĝis
 - inter la linĉantoj estis junuloj
 - la linĉito estis bruligita
 - linĉo okazis en la urbo Matupa je la dua fojo ĉi-jare

Mi esperas ke ni ne atendu fontojn por antaŭenirigi ReVon.

Luiz

Rispondere a