2008/5/13 SIBAYAMA Zyun'iti <[EMAIL PROTECTED]>: > Nu, cxu vortomeza 'v' en la supraj nomoj, aux vortofina 'v' > Kiel en Popov, oftas en la rusaj nomoj. > > Cxu ili estas prononcata kiel esperanta 'v'? > En la japana, oni son-imitas tiujn 'v' per 'f'-sono.
En la rusa vocxaj konsonantoj senvocxigxas: 1) en fino de vorto 2) antaux alia senvocxa konsonanto. Do gxusta prononco estas DostojeFskij, OstroFskij, PopoF. (Mi nun intence malatentas gxustan prononcon de la vokalo "o", cxar tio estas alia demando). En aliaj okazoj vocxaj konsonantoj restas vocxaj (kaj ecx senvocxaj konsonantoj vocxigxas antaux vocxaj). Do, ekzemple, en genitivo, aux en ina genro la familinomo "Popov" sonas "PopoVa". -- Yury Finkel I. Efremov. "Tais el Ateno": http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/tais.html
