Je 7/17/08, Mireille: [...]
> Fakte senpripense mi uzis ĝin freŝdate en soc.culture.esperanto (la > 14a de julio 2008) kiam mi skribis "Samkiel en multaj fabeloj > kunestas malbonulo(j) kaj bonulo(j)". Sed post iom da reta esploro > mi observas ke ne ĉiuj ĝin uzas en la senco " kune estas". Kiun do alian sencon oni donas al "kunesti"? (Mi vere ne scias.) Kaj eĉ se vi renkontis strangan uzon, tio ne nepre signifas, ke tiu uzo estas norma. En PIV2 mi vidas ,---- | kunestado: Stato de tiuj, kiuj estas kune `---- kaj tion mi trovas normala. > Do ne tiel simple estas temante pri verboj kies formo estas > prefikso+verba radiko. Mi konsentas, ke ne ĉiam estas simple. Tamen neniam estas tiel malsimple, kiel pri la anglaj ,---- | to give about | to give down | to give forth | to give in | to give up | ... `---- Mi ne diras, ke prefiksado ĉiam glate funkcias, sed kio estas alternativo? Ĉiam prunti novan vorton, kunmetitan alilingve el fremdaj radikoj? Kial tio estus pli klara kaj komprenebla? Eble vi rigardas la francan "absence" kiel ion blokan, sed ĝi ja estas sama prefiksaĵo, kiel "for/esto". Ĉu lerni "foresto"n estas pli malfacile, ol lerni "absenco"n? Certe ne por ruslingvano, ĉar ni havas samstrukturan от/сут/ствие, samkiel la germanoj havas sian Ab/wesen/heit. La reala diferenco estas ne en la lingvo, sed en la aranĝo de la vortaroj. Se la vortaro esperanta-franca estus aranĝita same, kiel la vortaro esperanta-rusa, via demando probable ne aperus. La vortaro esperanta-franca estas aranĝita samkiel PV, kiel radikvortaro; tial la prefiksverboj aperas tie kiel liberaj kombinaĵoj, kaj tial 1. ilin serĉi estas malfacile (necesas ĝuste analizi la vorton), kaj 2. ili aperas nekomplete (ĉar iujn derivaĵojn la aŭtoro rigardas memevidenta). La vortaro esperanta-rusa estas aranĝita laŭ _vortoj_, tial "foresti" aperas ne sub "esti", sed en la vico ,---- | fordanki | fordiboĉi | fordoni | fordrinki | fore > foresti | foresto | forfali | fortikulo `---- Se vi preferas lerni "foresto"n same bloke, kiel oni lernas "absence", tial sufiĉas aranĝi la vortaron laŭ la vorta principo. La radika principo estas interesa por la lingvistoj kaj lingvoplanistoj, sed por la ĝenerala publiko ĝi estas maloportuna. > Alia tre stranga estas "elturniĝi" kaj certe oni povas trovi > multajn same strangajn. Strange ke vi diras tion, ĝi ja tre similas la francan "se débrouller". Imagu vulpon en kaptilo aŭ knabon firme tenatan de kamarado, kiu per ia kurioza turna movo sukcesas sin liberigi EL la kaptiteco. Fakte, pli rekta respondaĵo al "se débrouller" estus "malimpliki sin"; sed ĉi tiu malhavas la nuancon de io malevidenta kaj neatendita (fakte, tiu nuanco en la franca lingvo aperas kiel io tute ekstera, neniel apogata de la komponantoj), en ĝi mankas la kromsenco de nerekta vojo -- kiun ja prezentas "elturniĝi". -- Sergio
