Je 7/18/08, SIBAYAMA: > Dank' al la diskuto pri 'kunesti', al mi venis > admono de antauxulo, kies verecon mi iom dubas.
> *kunmangxi --- mangxi kun kunuloj. Ekzemple, la > kunmangxantoj de Jesuo, ktp. > *kunemangxi --- mangxi diversajn mangxajxojn kiel tuto. > Ekzemple, kunemangxi tomaton kaj terpomon. > Cxu vere tia distingo estas? Ion similan onidire proponis Z okaze de imagebla (ne reala) dusenceco de "kunveni": "kunveni" = "kuniĝi", "veni kuneN", "zusammenkommen"; "kunveni" = "veni kune", "mitkommen". Z proponis uzi por la akompana senco adverban formon de la prefikso: "kuneveni" = "veni kune". Tiu propono ne trovis multe da imitantoj. En la Reto mi ricevis nur 7 trafojn por "kuneven-; kaj estas interese, ke ili havas la kontraŭan sencon ol kiun mi priskribis: ili havas la sencon "partopreni en kunveno". Mi jam ne memoras la precizan lokon, kie Z tion proponis, sed PIV2 konfirmas mian interpreton: "kuneveni" = "veni ope". Tamen unu el la 7 trafoj estis Zamenhofa, kaj ĝi ŝajnas havi la sencon "renkontiĝi" (do, kontraŭe al la interpretoj mia kaj PIVa): "Mi kunevenis kun sinjoro Warden kaj konfidis min al lia honoro" [La batalo de l' vivo]. (Originale: "I saw Mr. Warden, and confided in his honour". Cetere, Z probable tradukis el la germana?) Ĉiel ajn, "kunveni" en la norma Esperanto signifas la "havi aranĝon". Por kuna veno mi "veni kune". La diferencon inter "kunmanĝi" kaj "kunemanĝi" apenaŭ oni komprenus. En ambaŭ okazoj temas pri "manĝi kune", la diferenco estas inter la kun de la subjektoj kaj la kuno de la objektoj. Mi ne vidas, kiel la uzo de adverba prefikso povus klarigi la aferon. -- Sergio
