Je 7/17/08, Mireille:

[...]

> Jen kelkaj el tiuj kiuj pensigis min ke ne tute klara estas la uzo
> de la verbo "kunesti".

>  -----
> "Poste la ido kunestas la gepatrojn en ilia teritorio antaŭ
>  definitiva elflugo"

Laŭ mia kompreno, "Poste la ido estas kun la gepatroj en ilia
teritorio".  Do, la senco estas la sama: "esti kun", sed la aŭtoro
volas eviti la ripeton de la prefikso en la prepozicio.  Oni rajtas
anstataŭi prepozician komplementon per akuzativo ĉe normale
netransitiva verbo; kvankam mi preferus aŭ la pli simplan senprefiksan
konstruon (la ido estas kun la gepatroj), aŭ ripeton de "kun" (min
tiaj ripetoj ne ĝenas).

>  "Katysha kun hela temperamento kunestas tre bone ankaŭ kun sia
>  ĉinaj kolegoj."

En ĉi tiu frazo mi ne vidas problemon pri "kunesti", multe pli enigma
estas por mi "hela temperamento" :)

La verbo "kunesti bone" ĉi tie rekte respondas al la franca
"être bien avec qqn", ĉu?  Oni ne diras tiel en la rusa (la rusa
postulas por ĉi tiu senco specialan verbon ладить = harmonii) --
tamen mi supozas ke neniu ruso havus problemon inetrpreti tian
"être bien avec qqn".

>  "Mia edzino pensas, ke mi kunestas kun mia konkubino, kaj mia
>  konkubino pensas, ke mi kunestas kun mia edzino, kaj mi povas
>  kunesti kun mia komputoro la tutan nokton."

Denove, ĉi tie la plej stranga vorto estas "konkubino" (laŭ mi, tute
mise uzita); sed "kunesti" havas sian rektan sencon "esti kun".

Cetere, koncerna senco en la rusa versio sonas iom alie (laŭ mi, pli
amuze):

"Al la edzino mi diris, ke mi iros al la amatino;
al la amatino mi diris, ke mi restos hejme kun la edzino;
kaj fakte mi iros en la laborejon!"

--
Sergio

Rispondere a