---- Je 7/18/08, Mireille:

> Mireja dankas al Sergio pro lia respondo al demando pri "kune estas
> "kaj "estas kun". Klara kaj plaĉa estas ĝi al mi.

Ĉar ni estas ĉe la KUN-vortoj, mi esperas, ke egala plaĉa vi trovos la
"Vintran Falelon" de Nikolao Hohlov, kiu parolas pri "la unua febra
kuno":

 Nikolao Hohlov

 Vintra fabelo


Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo,
Kun tintila sonorad'
Ni veturas - aventuras, la ĉevaloj fluge kuras
Sub la stela miriad'.

En sereno de l' ebeno malaperas la fadeno
De la glata vintra voj'...
Mia Nita - am' subita, de la frost' ebriigita
Alpremiĝas en la ĝoj'.

En fabelo kaj sen celo rotacias karuselo
De la sentoj en la kor',
Hej, rapide kaj senbride flugi ien, flugi fide
Kun favoro de Amor' !

Hej, ĉevaloj, hufaj ŝtaloj, kiel rido de cimbaloj
Por dancanta ciganin',
Uraganu, akompanu, dolĉe tiklu, ĝutiranu
Per freneza takto nin !

Brila neĝo - vintra reĝo - ĉion tenas en sieĝo
Gaje ĉirpas en la knar',
La survoja vento ĝoja en malklara gam' hoboja
Vokas, logas al kampar'.

Unu suno - unu juno ... la unua febra kuno
Kaj magia stelpoem' ...
Mia Nita, am' subita, de la frosto rozkisita
Ĉion kronas per alprem' !



--
Sergio

Rispondere a