>> Je 7/17/08, Mireille: > > [...] >> Fakte senpripense mi uzis ĝin freŝdate en soc.culture.esperanto (la >> 14a de julio 2008) kiam mi skribis "Samkiel en multaj fabeloj >> kunestas malbonulo(j) kaj bonulo(j)". Sed post iom da reta esploro >> mi observas ke ne ĉiuj ĝin uzas en la senco " kune estas".
> Kiun do alian sencon oni donas al "kunesti"? (Mi vere ne scias.) > Kaj eĉ se vi renkontis strangan uzon, tio ne nepre signifas, ke tiu > uzo estas norma. Jen kelkaj el tiuj kiuj pensigis min ke ne tute klara estas la uzo de la verbo "kunesti". ----- "Poste la ido kunestas la gepatrojn en ilia teritorio antaŭ definitiva elflugo" "Katysha kun hela temperamento kunestas tre bone ankaŭ kun sia ĉinaj kolegoj." "Mia edzino pensas, ke mi kunestas kun mia konkubino, kaj mia konkubino pensas, ke mi kunestas kun mia edzino, kaj mi povas kunesti kun mia komputoro la tutan nokton." ----- En tiuj ekzemploj la verbon "kunesti" oni uzas ĉu transitive ĉu sekvata de "kun". Pro tio mi pensis ke tiaj "kunesti" ne sencas ĝuste kiel la "kunesti" en "ili kunestas." > Mi ne diras, ke prefiksado ĉiam glate funkcias, sed kio estas > alternativo? Ĉiam prunti novan vorton, kunmetitan alilingve el > fremdaj radikoj? Kial tio estus pli klara kaj komprenebla? Mi plene apogas vin. Tamen prefiksigado de verbaj radikoj meritas atenton kaj en ĉi temo revuloj povas trovi multe da laboro farenda. Mi mem ne plu povas kunlabori dum someroj sed mi revenos aŭtune. > Eble vi rigardas la francan "absence" kiel ion blokan, sed ĝi ja estas > sama prefiksaĵo, kiel "for/esto". Ĉu lerni "foresto"n estas pli > malfacile, ol lerni "absenco"n? Certe ne por ruslingvano, ĉar ni > havas samstrukturan от/сут/ствие, samkiel la germanoj havas sian > Ab/wesen/heit. Mi kutimas rigardi kunmetitajn vortojn eĉ francajn kiel kunmetitaĵojn ĉar la bretona posedas amason da afiksoj, eĉ pli ol Esperanto. Ĉu iuj iam uzis "absencon"? Terure! > La reala diferenco estas ne en la lingvo, sed en la aranĝo de la > vortaroj. Se la vortaro esperanta-franca estus aranĝita same, kiel la > vortaro esperanta-rusa, via demando probable ne aperus. Vi pravas ke por francaj komencantoj ne estas facile rapide enkapigi kunmetaĵojn kiuj jam apartenas al la esperanta tradicio, pro vortaroj kiuj ne sufiĉe helpas. > La vortaro esperanta-franca estas aranĝita samkiel PV, kiel > radikvortaro; tial la prefiksverboj aperas tie kiel liberaj > kombinaĵoj, kaj tial > > 1. ilin serĉi estas malfacile (necesas ĝuste analizi la vorton), kaj > 2. ili aperas nekomplete (ĉar iujn derivaĵojn la aŭtoro rigardas > memevidenta). > > La vortaro esperanta-rusa estas aranĝita laŭ _vortoj_, tial "foresti" > aperas ne sub "esti", sed en la vico > > ,---- > | fordanki > | fordiboĉi > | fordoni > | fordrinki > | fore > > foresti > | foresto > | forfali > | fortikulo > `---- > > Se vi preferas lerni "foresto"n same bloke, kiel oni lernas "absence", > tial sufiĉas aranĝi la vortaron laŭ la vorta principo. La radika > principo estas interesa por la lingvistoj kaj lingvoplanistoj, sed por > la ĝenerala publiko ĝi estas maloportuna. Mi plene konsentas. >> Alia tre stranga estas "elturniĝi" kaj certe oni povas trovi >> multajn same strangajn. > Strange ke vi diras tion, ĝi ja tre similas la francan > "se débrouiller". Iam, antaŭ dek jaroj, mi serĉis en Eo la vorton kaj pro la fakto ke mi estis komencanto kaj ne konis la vorton "impliki" mi vere paneis...Mi demandis iun delonge bakitan esperantiston kaj li donis al mi la vorton "elturniĝi". Certe ne mi mem trovis ĝin, dum mi facile estus kreinta por la bezono la vorton "malimplikiĝi" aŭ "malimpliki sin" proponita de vi. > Imagu vulpon en kaptilo aŭ knabon firme tenatan de > kamarado, kiu per ia kurioza turna movo sukcesas sin liberigi EL la > kaptiteco. > > Fakte, pli rekta respondaĵo al "se débrouiller" estus "malimpliki sin"; > sed ĉi tiu malhavas la nuancon de io malevidenta kaj neatendita (fakte, > tiu nuanco en la franca lingvo aperas kiel io tute ekstera, neniel > apogata de la komponantoj), en ĝi mankas la kromsenco de nerekta > vojo -- kiun ja prezentas "elturniĝi". > > -- > Sergio Dankon pro via interesa respondo Mireja PS: de pluraj monatoj mi ne praktikis la lingvon eĉ ne povis en ĝi legi do, legantoj, pardonu al mi erarojn lingvajn.
