Je 7/17/08, Mireille: > Mi demandas al Sergio kies lingvosento sufiĉe ofte montriĝis > proksima al la mia :-):
> Ĉu "kune esti" samsencas ol "esti kun"? Mi supozas, ke mi komprenas la implican sencon de via demando (ke "kune" pli konvenas por la nuanco de interna akordo, dum "kun" estas plie ekstera); tamen unue mi menciu, ke ili estas malsamaj sintakse. A estas kun B <> A kaj B estas kune A estas for de B <> A kaj B estas dise (malkune) Tiu malsimetrio de "kun" povas neprigi ĝin kiam temas pri nesimetria rilato, eĉ se temas pri idea akordo: oni povas diri ke iu modesta batalanto "estis KUN _de Gaulle_ ekde la unua horo" -- sed estus iom nekonvene (kvankam ja ne maleble) diri, ke "ili estis kune ekde la unua horo". Krome, iam oni povas preferi "kun" kiel eŭfemismon. Tio eble varias laŭ la lingvaj kutimoj, sed mi povas imagi uzon de "Ŝi estis kun li" kiel iom pli mildan ol "Ili estis kune" (ne nepre tio havas pikantan sencon, ĉion determinas la situacio). "Unu kun la alia -- kaj tamen disaj" (kiel diras rusa aŭtoro, "La plej proksimaj familianoj ofte vivas je kosmaj distancoj"). Tio estas kiel mi perceptas la proprajn ĉefsencojn de la du dirmanieroj. En la realaj tekstoj tamen eblas facile trovi ankaŭ inverssencajn uzojn; ĉar finfine "loko" kie oni kunestas metafore povas indiki ideon, senton ktp. -- Sergio
