Je Mardo 22 Julio 2008 12:18:02 Kulturális Eszperantó Szövetség skribis:
> >> From: Wilhelm Luttermann
> >> La difino de "promocii" estas, che ReVo: ....
> >> "Altigi al pli alta grado". Mi proponas shangi tiel.
>
> En la praktiko mi ankoraux ne renkontis tiun signifon (ecx se mi nun fakte
> vidas gxin en diversaj vortaroj), kvankam la vorto promoci(ad)o estas tre
> ofta termino en la "cxiutaga" merkatikumado.

- Vershajne ne la vorto promoci(ad)o, sed la diverslingvaj ekvivalentoj
por "vendinstigo". Ekz-e en la franca: "promotion", sed ne en la germana, kie
la nocio nomighas "Sonderangebot" ("aparta oferto").
Fakte, la franca ktp vastigas la bazan sencon, kiu ankau en tiuj lingvoj
estas "doni pli altan rangon al iu".

> La signifon de la termino "promocio" mi vortumus iel tiel: "Instigado al
> vendado.

- Nu, vendinstigo (sama kvanto da silabo kiel en "promocio")!

> - Resuma vorto por metiaj (komercaj) metodoj por instigi la
> vendadon de iu produkto aux servo per lokaj, tuj efikantaj rimedoj.
> Promociado estas parto de la merkatika-komunikada miksajxo (1. reklamado,
> 2. promociado, 3. propagando kaj publikaj rilartoj, 4. persona vendado)."

- Jes, vi bone difinis la terminon vendinstigo (sed ne tiun de promocio).

> Por mi (kaj por ekonomikistoj resp. merkatikistoj) tiu vendad-instiga
> signifo estas la unua, cxefa signifo por "promocio". Mi proponas sxangxi
> tiel.

- En kelkaj naciaj lingvoj, "promotion" ktp, jes. Sed ankau ekonomistoj kaj
ekonomikistoj konas la ghustan signifon de "promocio", char en ajna
entrepreno okazas regule promocioj de simpla laboristo al kvalifikita, de
sekretario al chefsekretario ktp. En la tuta ekonomia sistemo, almenau tiu en
kiu vi trovighas kaj merkatumas, la promociado (en la Fundamenta senco) estas
esenca parto de la funkciado de la ekonomio (privata au ne) kaj de la
administrado de shtato, regiono, urbo...

Mi ne vidas kial fushi tiun gravan terminon nur pro tio ke kelkaj lingvoj en
merkatiko plivastigas ghian sencon al nocio kiu en E-o jam havas sian bonan
terminon: vendinstigo.

Sed efektive, vendinstigo devas eniri ReVon, kun ghuste la difino kiun Laslo
donis por "promocio".

Amike,
Vilhelmo.
-- 
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe
Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com
kaj
Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)

Rispondere a